Chefpagho

La 86-a Brita Kongreso de Esperanto en Felixstowe, Anglio, en la 2004-a jaro

Andreas che la britoj

Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanio

En la orient-angla marhavenurbo Felixstowe (Ilustrajho 1), de vendredo, la 30-a de Aprilo, ghis lundo, la 3-a de Majo 2004, okazis la 86-a Brita Kongreso de Esperanto. Ghin partoprenis 86 esperantistoj, el ili ankau mi (Ilustrajho 2) kaj unuj pliaj ne-britoj. Mi spertis grandan bonvenon en la gastiga lando.

 
Felixstowe_haveno
Ilustrajho 1: La haveno de Felixstowe
Mi
Ilustrajho 2: Mi (kongresnumero 51) en la kunvenejo

Por mi, la kongres-partopreno estis bona oportuno ligi Esperanto-aranghon kun marvojagho: Mi perpramshipe veturis de Cuxhaven al Harwich. De tie, mi pertrajne pluveturis al la kongres-urbo. Ekskursoj estis organizitaj de la partoprenantoj mem. Kune kun aliaj kongresanoj, mi piede esploris la urbon, startinte de ghia longa Nordmarborda promenejo (Ilustrajho 3). Ilustrajho 4 montras la oficialan malfermon de la kongreso.

 
Promenejo
Ilustrajho 3: Kelkaj kongresanoj che la Nordmarborda promenejo
oficiala_malfermo
Ilustrajho 4: Oficiala malfermo de la kongreso

En la kunvenejo, la hotelo Marlborough, mi cheestis interesajn prezentojn. En ili estis respondoj al demandoj kiel ekzemple al jenaj: Kiu estis Shekspiro? Kiel progresas la projekto pri la enkonduko de Esperanto en kvar unuagradajn lernejojn en Gloucestershire ("Foreign Language Induction Programme", FLIP)? Kial la chielo estas blua? Mi ankau partoprenis gvidatajn konversaci-rondojn por lernantoj. En ili, la gvidanto instigis paroli la rondanojn ekzemple jene:
Li montris bildojn de britaj urboj chiufoje al nur unu el la konversaci-rondanoj. Tiu estis petita priskribi tion, kion li vidis. La aliaj devis diveni la urbon. Au: La gvidanto metis demandon, kiun la rondanoj devis respondi, diskutante la aferon. Ekzemple: Kio okazis en Februaro 1866 kaj denove okazos nur post 2,5 milionoj da jaroj? (Respondo: la foresto de la plenluno dum unu tuta kalendar-monato kaj la apero de chiufoje du plenlunoj dum la antaua kaj posta kalendar-monato.) Aldone estis apartaj salonoj por konstanta babilado kaj libroservo. Plue estis ludoj, praktika sesio de mansonorilo, gvidataj diskutrondoj kaj gaja lingva-muzika kvizo. Tiu estis okazigita de la germana gast-preleganto Ziko Marcus Sikosek, autoro de la libro "Esperanto sen mitoj".

Post la sabatvespera bankedo, li amuzis la cheestantojn per vershajne ne tro serioze kompreninda rakonto pri la komencigho de Esperanto. La dimanchon, mi profitis de la jhus antaue re-ekestigita dumsomera prametligo de Felixstowe al Harwich por ekskurso sur la rivero Orwell kaj per tio, samtempe por la unua vojero de la hejmvojagho.

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 6-an de Majo 2004.