Mallongondo-auskultado ghenerale (ofte metitaj demandoj)
China Radio International; - Esperanto redakcio -; 16A Shijingshanlu
Road; Pekino 100040; Chinujo;
Retposhtadreso: espradio@cri.com.cn
Interreto: http://es.chinabroadcast.cn/
Radio Habana Cuba; - Esperanto redakcio -; Apartado 62-40,
La Habana; Kubo;
Retposhtadreso: rhc@radiohc.org, radiohc@etecsa.cu
Interreto: http://www.radiohc.cu,
http://www.radiohc.org, http://www.ameriko.org/radiokubo
Radio Vaticano; - Esperanto redakcio -; 00120 Citta del Vaticano;
Vatikano;
Retposhtadreso: esperanto@vatiradio.va
Interreto: http://www.vaticanradio.org/
Tre estimataj gesinjoroj!
Mi estas entuziasma mallongondo-auskultanto. Mi tre ghojas esti
ricevinta ankau vian sendostacion:
Ricevloko: Rechtenfleth (53°23'20' norde; 8°30'30' oriente)
Ricevilo: SONY ICF-SW1000T kun aktivanteno AT-4
Dato kaj horo: ...-a de ... 2003 ekde la ... ghis la ... horo
lau la Universala Tempo (UTC)
Frekvenco: ... kHz
Signalforto: bonega|bona|kontentiga|malforta|apenau audebla
Interferoj: neniaj|iomaj|mezaj|fortaj|fortegaj
Bruo: nenia|ioma|meza|forta|fortega
Fado: nenia|ioma|meza|forta|fortega
Tuttakso: bonega|bona|kontentiga|malbona|ne-uzebla
Detaloj pri la elsendo en Esperanto:
{enhavo, koncize per kapvortoj}
Mi regule [ofte, okaze] auskultas viajn Esperanto-elsendojn.
Ili [ne] plachas al mi pro ... .
La dissendo-kvalito ghenerale estas ... . Por mi, viaj regulaj
Esperanto-elsendoj estas tre grava lernilo.
Tial mi tre ghojus povi audi ilin per la mallongaj ondoj
ankorau kiel eble plej longe.
...
Bonvole konfirmu mian ricevadon per letero au karto.
Mi tre ghojus pri tio.
Por via respondo, mi aldonas internacian respondkuponon.
Kun amikaj salutoj
Andreas Kueck
Aldono:
Internacia respondkupono
Tabelo 2: Letero al sendostacio; ekzemplodonaj tekstpartoj

Kian radio-aparaton kaj antenon mi bezonas por auskulti mallongondo-sendostaciojn?
Kial estas eble, ke mi povas ghenerale audi ankau transmarajn au foregajn mallongondo-sendostaciojn?
Kie mi trovas mallongondo-auskulthorarojn?
Kion indikas la ...-metro-bendo (ekz. la 25-metro-bendo)?
Kio estas la Universala Tempo?
Mallongondo esence estas elektra tensio-oscilado, kiu disvastighas en la spacon. La oscilado okazas inter chirkau tri milionoj kaj tridek milionoj fojoj dum unu sekundo. Radio-sendostacioj uzas la mallongondon kiel portanton de siaj informoj, kiuj ekzistas kiel sonondoj (ekz. muziko au vortoj). Tiu chi portanto estas necesa por granddistancen disvastigi la sonondon. La sonondo elektronike estas surstampata (surpregata) sur la mallongondon flanke de la dissendilo. (La mallongondo estas amplitud-modulata.) Flanke de la ricevilo (radio-aparato), la surstampita sonondo estas disigata de la portanta mallongondo por audebligi la sonondon. (Do okazas malmodulado.) Mallongondoj apartenas al la elektromagnetaj ondoj.
La frekvenco estas la oftecmezuro por la supremenciita oscilado. La kutime uzata unuo estas kiloherco (kHz). Unu kiloherco signifas po mil osciloj sekunde. Kelkfoje la frekvenco estas indikata en megahercoj (MHz). Unu megaherco signifas po unu miliono da osciloj sekunde. Do mallongondoj havas frekvencojn inter chirkau 3000 kHz kaj 30000 kHz (au, alie dirite, inter chirkau 3 MHz kaj 30 MHz).
Kian radio-aparaton kaj antenon mi bezonas por auskulti mallongondo-sendostaciojn?
Mi bezonas radio-aparaton ekipita per mallongondo-ricevilo, ofte mallongigite "SW" ("shortwave"), KW ("Kurzwelle") au OC ("onde courte"). Tio chiukaze signifas mallongondon, nome angle, germane resp. france. Por auskulti grandajn eksterlandajn radio-servojn (el ili ankau la Esperantlingvajn) sufichas malgranda, per piloj nutrata radio-aparato, ekipita per teleskopanteno ("vojagh-mondricevilo"). Cifereca frekvenc-endonado (au almenau cifereca frekvenc-indiko) estas rekomendinda. Oni informighu, kiujn mallongondo-frekvencbendojn la radio-aparato povas ricevi. Char kutime, malgrandaj radio-aparatoj povas ricevi nur erojn el la tuta mallongondo-bendaro. La prezoj de tiaj radio-aparatoj trovighas inter chirkau 10 kaj 500 euroj, depende de ekipo, efikec-kiomo kaj marko (produktanto). Por auskulti ankau transmarajn enlandajn radio-servojn, komunikad-riceviloj estas pli rekomendindaj (haveblaj por chirkau 500 euroj kaj pli). Komunikad-riceviloj kutime bezonas eksterajn antenojn.
Kial estas eble, ke mi povas ghenerale audi ankau transmarajn au foregajn mallongondo-sendostaciojn?
Mallongondo disvastighas per saltegoj: La mallongondo ripetfoje estas respegulata alterne en la atmosfero (pli precize: en la ionosfera tavolo en chirkau 320 km da alto) kaj al la tersurfaco. Tiel la mallongondo trapasas grandegajn distancojn. Jen influoj sur la disvastigho: latitudo kaj longitudo de dissendilo kaj ricevilo, relativa sunmakulnombro, stato de la termagnetkampo, sezono kaj tagparto, sendopovumo, antengajno. Mi trovas pli pri tio chi en http://www.akueck.de/dbmeo.htm.
Kie mi trovas mallongondo-auskulthorarojn?
Mi trovas riceveblojn por mallongondo-auskulthoraroj je http://www.akueck.de/logseo.htm#frekvenctabeloj.
Kion indikas la ...-metro-bendo (ekz. la 25-metro-bendo)?
La 25-metro-bendo indikas frekvencamplekson inter 11600 kHz kaj 12100 kHz. 25 metroj estas la chirkaua ondlongo de la antaumenciita frekvencamplekso. Oni kalkulas la ondlongon jene: Dividu la disvastighrapidon (chiam 300000 km/s, nome lumrapido) per la frekvenco. Ekz.: (300000 km/s)/(12000 kHz) = 25 m. Jen radio-metro-bendoj:
Kio estas la Universala Tempo?
La Universala Tempo estas la zontempo de nulo grado de longitudo (sen eventuala somera tempo). La Universala Tempo estas Mezeuropa Tempo minus unu horo (kaj Mezeuropa Somera Tempo minus du horoj).