Chefpagho

La skribado de Esperanto per Vindoza komputilo kaj interrete

Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanujo

Enhavo

  1. Enkonduko
  2. Uzo de supersignaj Esperanto-literoj en diversaj komputilaj aplikoj
    1. Endon-kampoj de interretpagho
    2. Memredaktata interretpagho
    3. StarOffice 5.2
    4. OpenOffice 2.0
    5. WordPad 5.1 kaj krome la tujmesaghiloj de ooVoo kaj Skype (Beta) versio 4.0.0.145
    6. Word 2000
    7. Paltalk Messenger
    8. Vikipedio
  3. Evito de supersignaj literoj en retposhtmesaghoj
  4. Akcelo de precizeco en lau-Fundamente sensupersigne skribataj tekstoj
  5. Klavar-adapto per la programo Microsoft Keyboard Layout Creator
  6. Supersignaj Esperanto-literoj kaj retposhtilo Eudora
  7. Resumo
  8. Referencoj

A. Enkonduko

Lau la Fundamento de Esperanto [1] (sekvatekste referencita ankau kiel “Fundamento”, “Fundamenta Antauparolo”, “Fundamenta Gramatiko”, “Fundamenta Ekzercaro” au “Universala Vortaro”), la Esperanto-alfabeto uzas literojn de la latina alfabeto. Zamenhof konsilis la uzadon de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): “... ni devas uzadi la literon 'h' anstatau la signeto '^'. Tiu chi maniero de skribado ne bezonas ... ian specialan decidon kaj permeson, char ghi jam delonge ekzistas en la Fundamento de nia lingvo“ [29]. En multaj tekstoj tamen estas uzataj supersigna chapelo anstatau la menciita h kaj krome hoketo super la 26-a litero uo.

Kiel Zamenhof faris, ankau aliaj esperantistoj pledas por la uzado de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u), ekzemple Nikolao Grishin (en [3]): “Mi ne estas stulta, kaj supozeble por mi ne estus problemo ellerni chapeligadon. Sed mi scias, ke tio estus tute nenecesa kaj kauzus problemojn al aliaj homoj. Ne chiuj kapablas esti programistoj. Internacia lingvo uzu internacian alfabeton. Ni iru plej facilan kaj mallongan vojon renkonten al la mondo.” (Se vi samopinias, tiam bonvole subskribu la de Neil MacKilligin iniciatitan peticion por lau-Fundamenta sensupersigna skribo: http://groups.yahoo.com/group/peticio/.)

Ghis tamen tiu chi prudenta Fundamenta skribsistemo estos akirinta gheneralan akcepton, oni eble ja ie devas au volas uzi la Fundamentan skribsistemon kun la ghustaj supersignoj, ekzemple kadre de perkomputila skribado. Por ke tial la disvastigado de Esperanto ne estu malhelpata (ne chiu esperantisto estas programisto), estas prezentitaj rekomendoj kaj atentigoj pri tio, kiamaniere oni povas supersigne skribi Esperanto-tekston per komputiloj. La rekomendoj kaj atentigoj rilatas al komputiloj kun Vindoza operacisistemo (chefe Vindozo XP) kaj ne estas konate, kiom la aferoj estas transpreneblaj al komputiloj kun aliaj operacisistemoj.

La autoro prenas sur sin nenian respondecon pri eblaj difektoj kaj malavantaghoj rezulte de la sekvado de la chi-tekste donitaj atentigoj au rekomendoj.

B. Uzo de supersignaj Esperanto-literoj en diversaj komputilaj aplikoj

Por ne-pacienculoj: Jen rekte al eblajho por aperigi supersignajn Esperanto-literojn sen bezono je enmeto de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon: Procedu lau subchapitro B.1, eblajho e. (Tiu chi eblajho tamen estas sufiche komforta nur che reala klavaro, kiu havas la [dekstro-]Stir-klavon. Tiu chi klavo estas la dekstre en la klavaro trovighanta klavo kun la surskribo CTRL au STRG.)

En aliaj eblajhoj, rugha skribo de konsileto atentigas pri jeno: La efektivigo postulas la instalon de aldona programo kaj/au gravajn modifojn de la komputilo. (Ion tian oni eble ne volas au ne povas au ne rajtas fari en chiuj komputiloj.) Estas konstatebla jeno: Por vere komforta entajpmaniero kadre de iuj programoj, sufiche ampleksaj antauaj instaloj kaj/au modifoj estas necesaj.

Oni bonvole notu: Depende de la reale uzata komputilo ankau kombinoj de diversaj eblajhoj povas esti praktikaj au necesaj por aperigi la kromsignajn literojn de Esperanto kaj aliaj lingvoj. Ekzemplo: En tekokomputilo, kiu ne havas la [dekstro-]Stir-klavon, oni en Skype (Beta) versio 4.0.0.145 ja komforte povas tajpi la chapelitajn literojn per la klavar(fason)o Kanada (Standard -- Multilingual) (Kanada plurlingva norma; angle: Canadian Multilingual Standard; detaloj: subchapitro B.1, eblajho e). Sed por aperigi la literon u kun hoketo, oni devas uzi alian rimedon pro manko de la [dekstro-]Stir-klavo. Tauga tia rimedo estas ekzemple tajpi Alt+365 per helpo de la ciferoj de la numeral-klavaro-parto; en iuj [teko-]komputiloj ili estas akivigeblaj per tio, ke oni premas kaj tenas prenita ankau la FN-klavon; pli: WordPad 5.1 kaj krome la tujmesaghiloj de ooVoo kaj Skype (Beta) versio 4.0.0.145.

B.1 Endon-kampoj de interretpagho

Estas almenau la malsupre menciitaj eblajhoj a ghis f (chi lasta nur en la krozilo Firefox [Fajrovulpo]).
Almenau koncerne novajhgrupojn (ekzemple tiujn de Google [kiel
http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto?hl=eo] kaj Yahoo!):
Por aperigi supersignajn Esperanto-literojn en mesagho al tiaj novajhgrupoj (tiurilataj rezervoj estas en chapitro C), krome certigu jenon:
En la retumilo estu agordita Unikodo kiel kodmaniero (che Microsoft Internet Explorer: Ansicht –> Codierung –> [Mehr] –> Unicode (UTF-8)).
  1. Uzi la programojn EK! (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/), IKB (http://home.tiscalinet.ch/t.bigler/ikb.zip) au Quick Unicode Input tool (http://www.cardbox.com/quick.htm), se tiuj estas instalitaj kaj ankau rajtas esti instalitaj.
  2. Kopii interstoren la koncernan literon el alia interretpagho au alia fonto kaj enmeti la literon el-interstore en la endon-kampon. Tiucele taugaj iloj estas ekzemple
  3. [Bonvole estu atenta pri jeno: Che Google-Grupoj tiu chi eblajho ne funkcias por aperigi supersignajn Esperanto-literojn en mesaghoj.] Rekte entajpi en la endon-kampon la Unikodan kodon (la punktokomo estas parto de la kodo!): Ekzemplo: Entajpu la signoserion poŝtkarto en la endon-kampon de Google (http://www.google.de) kaj serchigu.
  4. Instalu kaj uzu aldonan klavaron jene:
    1. Elshutu kaj storu viakomputile unu el jenaj dosieroj:
      • eneov02.zip (por klavarfasono konvena por unuflanke Esperanto kaj aliflanke la germana)
      • canmen5.zip (nur se oni volas redoni per reala klavaro sen [dekstro-]Stir-klavo la klavarfasonon Kanada (Standard -- Multilingual) (Kanada plurlingva norma; angle: Canadian Multilingual Standard). La [dekstro-]Stir-klavo estas funkciigita de Shalt-Stir (tiu chi funkcias almenau ne en OpenOffice 2.0, sed tio ne trafas Esperanto-literojn), kaj Shalt-[dekstro-]Stir estas funkciigita de Shalt-AltGr. La klavarfasono estas konvena por Esperanto kaj multaj diversaj nacilingvoj. Pli pri la menciita klavarfasono estas en subchapitro B.1, eblajho e. – Se onia reala klavaro disponas je la [dekstro-]Stir-klavo kaj oni volas uzi la klavarfasonon Kanada (Standard -- Multilingual) (Kanada plurlingva norma; angle: Canadian Multilingual Standard), tiuokaze oni prefere procedu lau subchapitro B.1, eblajho e.
      Cetere: Se oni volas mem krei tiajn dosierojn, oni procedu lau la chapitro Klavar-adapto per la programo Microsoft Keyboard Layout Creator.
    2. La viakomputile storitan zip-dosieron malpaku. Zorgu pri tio, ke la msi-dosiero kaj la dosierujo i386 estas en la sama dosierujo de via komputilo. Alklaku duoble la msi-dosieron. Sekvas instalo. Poste procedu lau jenaj pashoj.
    3. Startigu la Vindozan sistemkontrolon kaj elektu regionajn kaj lingvajn agordojn (Start –> Einstellungen –> Systemsteuerung –> Regions- und Sprachoptionen). Vidu figurajhojn 1 kaj 2.

      Figurajho 1: Sistemkontrolo

      Figurajho 2: Sistemkontrolo: regionaj kaj lingvaj agordoj
    4. En la dialogujo pri regionaj kaj lingvaj agordoj (Regions- und Sprachoptionen) elektu la registron pri lingvoj (Sprachen) kaj alklaku la butonon por detaloj (Details...). Vidu figurajhon 3.

      Figurajho 3: Regionaj kaj lingvaj agordoj: Lingvoj, detaloj
      Malfermighas nova dialogujo pri tekstoservoj kaj endonlingvoj (Textdienste und Eingabesprachen). Vidu figurajhon 4.
    5. Alklaku la butonon por aldoni lingvon (Hinzufügen...). Elektu kaj transprenu iun lingvon, ekzemple la anglan (Englisch), kiel endonregionskemon (Eingabegebietsschema). Krome kiel klavarfasonon (Tastaturlayout/IME), elektu kaj transprenu jenon:
      • Englisch (Esperantujo V02), se eneov02.zip estis elshutita en pasho i
      • Kanada (Standard -- Multilingual) EN5, se canmen5.zip estis elshutita en pasho i
      • .
      Vidu figurajhon 4.

      Figurajho 4: Regionaj kaj lingvaj agordoj: Lingvoj, detaloj, tekstoservoj kaj endonlingvoj
    6. Malshaltu kaj restartigu la komputilon. (Eble tio ne estas necesa.)
    7. Por uzi la novan klavaron elektu la en pasho v kiel endonregionskemon (Eingabegebietsschema) elektitan lingvon, ekzemple la anglan (Englisch), el la malsupra Vindozo-listelo (figurajho 5).
      Konsileto: Por rapide shalti alilingvan klavarfasonon, premu samtempe la Shalt- kaj Alt-klavojn tiel ofte, ghis la dezirata klavarfasono aperas. (Krome oni povas asigni al unuopa klavarfasono Shalt-Alt-[0...9]-klavkombinon kaj utiligi tion chi por rekta shalto de dezirata klavarfasono.)

      Figurajho 5: Elekto de la klavaro tauga por Esperanto
    8. Se klavarfasono surbaze de eneov02.zip estas uzata: Por aperigi la c-on chapelitan tajpu AltGr+c. Por aperigi la C-on chapelitan tajpu AltGr+Shalt+c ktp.
    9. Se klavarfasono surbaze de eneov02.zip estas uzata: La plej multaj klavoj kaj klavkombinoj kaj ilia arangho lauas la germanan klavaron. Jen gravaj esceptoj:
      Por aperigi la signon “<” tajpu je AltGr+ö.
      Por aperigi la signon “>” tajpu je AltGr+ä.
    10. Se klavarfasono surbaze de canmen5.zip estas uzata: Oni atentu la tiurilate en pasho i donitajn informojn.
    11. Malsinstalo de jam ne bezonata instalita aldona klavaro:
      • Startigu la Vindozan sistemkontrolon kaj vidigu la dialogujon Software (programaro) (per Start –> Einstellungen –> Systemsteuerung –> Software). Tie elektu la jam ne bezonatan instalitan aldonan klavaron kaj malinstalu ghin. Por ke ghi vere jam ne aperu, faru ankau jenon.
      • Vidigu la registro-redaktilon (per Start –> Ausführen –> tien tajpi regedit –> OK). Elektu Arbeitsplatz –> HKEY_LOCAL_MACHINE –> SYSTEM –> CurrentControlSet –> Control –> Keyboard Layouts. Tie estas pluraj dosierujoj. Chiu estas por unu klavarfasono. El ili trovu la malistalendan kaj forigu ghin.
  5. [Tiu chi eblajho ne postulas la enmeton de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon, sed estas sufiche komforta nur che reala klavaro kun [dekstro-]Stir-klavo1):]
    Funkciigu kaj uzu la klavaron Kanada (Standard -- Multilingual) (Kanada plurlingva norma; angle: Canadian Multilingual Standard) jene:
    1. Startigu la Vindozan sistemkontrolon kaj elektu regionajn kaj lingvajn agordojn (per Start –> Einstellungen –> Systemsteuerung –> Regions- und Sprachoptionen). Vidu figurajhojn 1 kaj 2 supre.
    2. En la dialogujo pri regionaj kaj lingvaj agordoj (Regions- und Sprachoptionen) elektu la registron pri lingvoj (Sprachen) kaj alklaku la butonon por detaloj (Details...). Vidu figurajhon 3 supre. Malfermighas nova dialogujo pri tekstoservoj kaj endonlingvoj (Textdienste und Eingabesprachen). Vidu figurajhon 4 supre.
    3. Alklaku la butonon por aldoni lingvon (Hinzufügen...). Elektu kaj transprenu iun endonregionskemon (Eingabegebietsschema), ekzemple la anglan (Englisch (Kanada)). Kaj elektu kaj transprenu Kanada (Standard -- Multilingual) kiel klavarfasonon (Tastaturlayout/IME).
    4. Malshaltu kaj restartigu la komputilon. (Eble tio ne estas necesa.)
    5. Por uzi la novan klavaron elektu la en pasho iii kiel klavarfasonon (Tastaturlayout/IME) elektitan lingvon, ekzemple la anglan Englisch (Kanada), el la malsupra Vindozo-listelo.
      Konsileto: Por rapide shalti alilingvan klavarfasonon, premu samtempe la Shalt- kaj Alt-klavojn tiel ofte, ghis la dezirata klavarfasono aperas. (Krome oni povas asigni al unuopa klavarfasono Shalt-Alt-[0...9]-klavkombinon kaj utiligi tion chi por rekta shalto de dezirata klavarfasono.)
    6. Por aperigi chapelitan c-on tajpu la klavon dekstre apud la P-klavo, lasu ghin kaj tajpu la C-klavon.
      Por aperigi chapelitan C-on tajpu la klavon dekstre apud la P-klavo, lasu ghin kaj tajpu Shalt-C ktp.
    7. Aperigi hoketan u-on (kaj hoketan U-on) funkcias per reala klavaro kun [dekstro-]Stir-klavo (do dekstra CTRL-klavo au dekstra STRG-klavo):
      Por aperigi hoketan u-on tajpu Shalt-[dekstro-]Stir-hoketo-klavo-n, lasu tion kaj tajpu la U-klavon.
      Por aperigi hoketan U-on tajpu Shalt-[dekstro-]Stir-hoketo-klavo-n, lasu tion kaj tajpu Shalt-U.
      La hoketo-klavo estas, depende de la reala klavaro, la tria klavo dekstre apud
      • au la L-klavo (krom se tie trovighas la endon-klavo)
      • au la P-klavo.
    8. Figurajhoj de l' klavarfasono de Kanada (Standard -- Multilingual) estas en http://www.microsoft.com/globaldev/reference/keyboards.mspx (tie elektu la eblajhon Canadian Multilingual Standard).
      Oni vidas, ke kaj kiamaniere multaj nacilingvaj signoj estas tajpeblaj, ekzemple la umlautoj.
    1)Por uzi klavarfasonon lau Kanada (Standard -- Multilingual) malgrau mankanta [dekstro-]Stir-klavo: Procedu lau subchapitro B.1, eblajho d. Se tio chi ne estas ebla au volata (temas ja pri grava modifo de la komputilo), tiam restas nur la eblajho aperigi hoketan u-on kaj hoketan U-on ekzemple per helpo de WordPad 5.1 (eblajhoj c, d, g), ooVoo (eblajhoj c, d, g) au Skype (Beta) versio 4.0.0.145 (eblajhoj c, d), en okazo de neceso kopii la koncernan literon interstoren kaj enmeti ghin el-interstore en la deziratan tekstokampon.
  6. En la krozilo Firefox (Fajrovulpo) uzi la akcesorajhon abcTajpu (vidu je https://addons.mozilla.org/de/firefox/addon/459: Post instalo unu eblajho (el pluraj eblajhoj) aperigi ekzemple la literon u kun hoketo estas premi la U-klavon kaj poste la Enmet-klavon (Einfg-klavon).

B.2 Memredaktata interretpagho

Oni povas uzi almenau unu el la eblajhoj menciitaj en subchapitro B.1 por enmeti la deziratan supersignan Esperanto-literon en la HTML-kodon. Krome en ties kapo estu jeno:
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8">
Tamen, la autoro rekomendas fari tian interretpaghon nur tiuokaze, se ekzistas elektebla dua versio en sensupersigna skribo. Tio ebligas senprobleman legadon ankau al tia leganto, kies retumilo ial malbone prezentas ilin. Ekzemplo: http://www.esperanto.de/unterweser. Pliaj detaloj pri la farado de interretpagho en Esperanto estas je http://bertilow.com. Pli pri Unikodo estas je http://unicode.e-workers.de/ kaj http://www.unicode.org.

B.3 StarOffice 5.2

Estas almenau jenaj eblajhoj:
  1. Uzi la skribon Arial Eo (au Times New Roman Eo); ricevfonto: http://www.simpozio.ufsc.br/Downloads/DownloadP_NS.html. (Por povi uzi ankau pliajn skribojn vidu eblajhon b.) Por tajpi la koncernan literon, faru jenon:
    Alklaku Einfügen (enmetu), poste Sonderzeichen (specialsigno), elektu la deziratan signon, premu la butonon OK.
    (Arial Eo resp. Times New Roman Eo devas esti elektita kiel signaro en la dialogujo Sonderzeichen.)
    Pli rapida entajpo estos ebligita jene:
    Unufoje al chiuj supersignaj literoj, oni asignu po unu AutoText-klav-kombino jene:
    1. Lau la supre priskribita maniero tajpu la literon (ekzemple c-on chapelitan).
    2. Ghin marku kaj en-interstorigu (ekzemple per Stir+c; Stir: Strg/Ctrl-klavo).
    3. Tajpu Stir+F3. Malfermighas dialogujo AutoText.
    4. En ties kampon Name (nomo) enmetu la literon (ekzemple per Stir+v). (La litero aperas alimaniere, vershajne kiel ae-ligaturo, sed ne zorgu.)
    5. Premu la TAB-klavon por meti la indikilon en la kampon Kürzel (mallongigo).
    6. Surskribu la eblan enhavon tajpante Shalt+c. La autoro eltrovis, ke la afero pli bone funkcias kun Shalt, kvankam poste sufichos tajpi minusklan c-on. (En la okazo de majuskla C chapelita ekzemple tajpu Shalt+c Shalt+c.)
    7. Elektu la butonon AutoText.
    8. Elektu la eblajhon Neu (nur Text) (nova (nur teksto)). Alklaku tiun chi eblajhon.
    9. Klaku la butonon Schließen (fermu).
    10. Provu: Tajpu c, poste F3. (Tamen, zorgu pri tio, ke antau kaj malantau la c estu au interspaco au neniu signo.) Devas aperi chapelita c.
    Al la ceteraj koncernaj literoj, asignu malsamajn kombinojn, ekzemple: C chapelita: c c F3; g chapelita: g F3; G chapelita: g g F3 kaj ceteraj.
  2. Por povi uzi ne nur la skribojn Arial Eo kaj Times New Roman Eo, sed ankau aliajn, oni procedu jene:
    1. Faru la agordojn lau subchapitro B.7, eblajho b, pashoj i ghis viii.
    2. En StarOffice 5.2 elektu la deziratan skribnomon en la balta kodpagho (Baltic), ekzemple Courier New (Baltic).
    3. Por tajpi supersignajn Esperanto-literojn, startigu, aktivigu kaj uzu la programon EK!. Se vi ne volas startigi ghin, faru jenon: Agordu la estonan klavaron alklakante la butonon kun lingvo-mallongigo (che la autoro DE por la germana) en la malsupra Vindozo-listelo: Anstatauigu la antaue elektitan agordon (che la autoro DE por la germana) per ET por la estona. Por aperigi la c-on chapelitan tajpu AltGr+c. Por aperigi la C-on chapelitan tajpu AltGr+Shalt+c ktp. Se okazas malfacilajhoj pri la elekteblajho de la estona klavaro, vershajne subchapitro B.7, eblajho b, pasho x, atentigo, estos helpema. Jen konsileto por spertuloj: Por modifi unuopajn klavojn au klav-poziciojn en la por Esperanto uzata klavaro, interalie taugas la programo Microsoft Keyboard Layout Creator (elshutebla je http://www.microsoft.com/globaldev/tools/msklc.mspx): Per ghi oni kreas novan, modifitan klavar-pelilon (che Vindozo XP: kbdeo.dll), per kiu (en la dosierujo C:/WINDOWS/system32) oni anstatauigas tiun samnoman klavar-pelilon, kiu kreighis rezulte de la menciitaj agordoj de la programo EK!. Detaloj estas en la chapitro Klavar-adapto per la programo Microsoft Keyboard Layout Creator.

B.4 OpenOffice 2.0

Estas almenau jenaj eblajhoj:
  1. Por rekte tajpi la koncernan literon, faru jenon:
    Alklaku Einfügen (enmetu), poste Sonderzeichen (specialsignon), elektu la deziratan signon, premu la butonon OK.
    Pli rapida entajpo estos ebligita jene:
    Unufoje al chiuj supersignaj literoj, oni asignu po unu AutoText-klav-kombino jene:
    1. Lau la supre priskribita maniero tajpu la literon (ekzemple c-on chapelitan).
    2. Ghin marku.
    3. Tajpu Stir+F3. Malfermighas dialogujo AutoText.
    4. En ties kampon Name (nomo) entajpu la nomon de la litero (ekzemple ch por la c chapelita.)
    5. Premu la TAB-klavon por meti la indikilon en la kampon Kürzel (mallongigo).
    6. Surskribu la eblan enhavon tajpante c. (En la okazo de majuskla C chapelita ekzemple tajpu cc.)
    7. Elektu la butonon AutoText.
    8. Elektu la eblajhon Neu (nova). Alklaku tiun chi eblajhon.
    9. Klaku la butonon Schließen (fermu).
    10. Provu: Tajpu c, poste F3. (Tamen, zorgu pri tio, ke antau kaj malantau la c estu au interspaco au neniu signo.) Devas aperi chapelita c.
    Al la ceteraj koncernaj literoj, asignu malsamajn kombinojn, ekzemple: C chapelita: c c F3; g chapelita: g F3; G chapelita: g g F3 kaj ceteraj.
  2. Kopii interstoren la koncernan literon el alia interretpagho au alia fonto kaj enmeti la literon el-interstore en la endon-kampon. Tiucele taugaj iloj estas ekzemple
  3. [Uzi aldonan klavaron:] Procedu lau subchapitro B.1, eblajho d. Rimarkigo: Se la klavarfasono surbaze de canmen5.zip estas uzata, evidente ne funkcias la Shalt-Stir-klavo. (Tio tamen ne trafas la tajpadon de Esperanto-literoj.)
  4. [Uzi aldonan klavaron sen bezono je enmeto de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon:] Procedu lau subchapitro B.1, eblajho e.
  5. Unue sensupersigne kaj lau-Fundamente tajpi la tekston kaj poste transformi ghin per makroo. Tiaj chi makrooj estas havigeblaj ekzemple en http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj.

B.5 WordPad 5.1 kaj la tujmesaghiloj de ooVoo kaj Skype versio 4.0.0.215

Estas almenau jenaj eblajhoj:
  1. [Bonvole estu atenta pri jeno: Che Skype tiu chi tre eleganta eblajho sen bezono je iuj eksteraj programoj au specialaj klavar(fason)oj funkcias sufiche bone nur ekde versio 4.0.0.215] Oni utiligas kombineblajn supersignojn tiel: Unue oni tajpas la literon, kiu havu supersignon. Poste oni tajpas la sekvajn ciferojn, dum oni estas preminta kaj tenas premita la Alt-klavon (temas pri la entajpado de la Unikoda kodo de la koncerna kombinebla supersigno en la dekumsistemo; oni uzu la ciferojn de la numeral-klavaro-parto; en iuj [teko-]komputiloj ili estas akivigeblaj per tio, ke oni premas kaj tenas prenita ankau la FN-klavon): Cetere: La Unikodaj kodoj de pliaj analoge kombineblaj kromsignoj estas en http://de.wikipedia.org/wiki/Unicode-Block_Kombinierende_diakritische_Zeichen.
  2. Uzi la programojn EK! (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/), IKB (http://home.tiscalinet.ch/t.bigler/ikb.zip) au Quick Unicode Input tool (http://www.cardbox.com/quick.htm), se tiuj estas instalitaj kaj ankau rajtas esti instalitaj.
  3. Kopii interstoren la koncernan literon el alia interretpagho au alia fonto kaj enmeti la literon el-interstore en la endon-kampon. Tiucele taugaj iloj estas ekzemple
  4. Oni tajpu la sekvajn ciferojn, dum oni estas preminta kaj tenas premita la Alt-klavon (temas pri la entajpado de la Unikoda kodo de la koncerna litero en la dekumsistemo; oni uzu la ciferojn de la numeral-klavaro-parto; en iuj [teko-]komputiloj ili estas akivigeblaj per tio, ke oni premas kaj tenas prenita ankau la FN-klavon):
  5. Oni deksesumsisteme tajpu la Unikodan kodon de la koncerna litero kaj poste Alt+x (chi lasta signifas: premi kaj teni premita la Alt-klavon, dum oni premas la x-klavon):
  6. [Uzi aldonan klavaron:] Procedu lau subchapitro B.1, eblajho d.
  7. [Uzi aldonan klavaron sen bezono je enmeto de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon:] Procedu lau subchapitro B.1, eblajho e.

B.6 Word 2000

Estas almenau jenaj eblajhoj:
  1. Uzi la programojn EK! (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/), IKB (http://home.tiscalinet.ch/t.bigler/ikb.zip) au Quick Unicode Input tool (http://www.cardbox.com/quick.htm), se tiuj estas instalitaj kaj ankau rajtas esti instalitaj.
  2. Kopii interstoren la koncernan literon el alia interretpagho au alia fonto kaj enmeti la literon el-interstore en la endon-kampon. Tiucele taugaj iloj estas ekzemple
  3. Por rekte tajpi la koncernan literon, faru jenon:
    Alklaku Einfügen (enmetu), poste Symbol (simbolon), elektu la deziratan signon, premu la butonon OK.
    Pli rapida entajpo estos ebligita jene:
    Unufoje al chiuj supersignaj literoj, oni asignu po unu Tastenkombination (klav-kombino) jene:
    1. Alklaku Einfügen (enmetu), poste Symbol (simbolo).
    2. El la dialogujo elektu la koncernan supersignan literon (ekzemple c-on chapelitan).
    3. Premu la butonon Tastenkombination (klav-kombino).
    4. Premu la deziratan klav-kombinon (ekzemple Alt+c).
    5. Premu sinsekve la butonojn Zuordnen (asignu), Einfügen (enmetu) kaj Schließen (fermu).
    6. Provu: Tajpu Alt+c. Devas aperi chapelita c.
    Al la ceteraj literoj, asignu malsamajn klav-kombinojn, ekzemple: al C chapelita: Alt+Shalt+c; al g chapelita: Alt+g; al G chapelita: Alt+Shalt+g kaj ceteraj.
  4. [Uzi aldonan klavaron:] Procedu lau subchapitro B.1, eblajho d.
  5. [Uzi aldonan klavaron sen bezono je enmeto de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon:] Procedu lau subchapitro B.1, eblajho e.
  6. Unue sensupersigne kaj lau-Fundamente tajpi la tekston kaj poste transformi ghin per makroo. Tiaj chi makrooj estas havigeblaj ekzemple en http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj, tiea ligilo nome makrooj por la programo “Word”.

B.7 Paltalk Messenger

Interretan vochbabiladon interalie en Esperanto ebligas Paltalk (pli: http://www.paltalk.com). Fakte la autoro estas kontrau tio, ke oni “tro-uzas” ghin por skribbabili. Kaj se oni tion faras, ja tute sufichas malantauen-meti h-on anstatau la chapelon kaj nenion anstatau la hoketon, chu ne? Tamen, eble pli da esperantistoj uzos Paltalk-on, se en ghi ili povos uzi ankau supersignajn Esperanto-literojn. Tial la autoro priskribas jenajn eblajhojn a kaj b:
  1. Tiu chi eblajho a estas tauga chefe al uzantoj de portugala klavaro. La eblajho bazighas sur la uzado de unu el la programoj Adaptilo kaj AdaptiloXP. Ili estas elshuteblaj je http://www.kurso.com.br/bazo/elshuto.html?pt. Bonvole estu atenta pri jeno. La autoro ne povas garantii, ke la afero bone funkcias. Tamen, per Paltalk la autoro interkomunikighis kun uzanto de la programo Adaptilo sub Vindozo 98 (dum la autoro uzas Vindozon XP sen AdaptiloXP kaj sen Adaptilo, sed kun la agordoj lau la suba eblajho b) kaj ili ambau vidis bone la supersignajn Esperanto-literojn tajpitajn de la alia.
  2. Tiu chi eblajho b estas tauga nur sub Vindozo XP kaj iomete similas al subchapitro B.1, eblajho d. La chefa diferenco estas jena: En eblajho b, la balta kodpagho estas anstatauigita per la kodpagho de Esperanto (= kodpagho Latino-3), kaj la estona klavaro estas anstatauigita per tiu de Esperanto. En iuj programoj, kiel Paltalk kaj Skype, tio estas fakte necesa por komforte tajpi supersignajn Esperanto-literojn per tiucela klavaro: subchapitro B.1, eblajho d, kiu plene bazighas sur Unikodo kaj ne postulas tiajn anstatauigojn, ne funkcias en la menciitaj programoj.
    1. Uzu la programon EK! (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/). Tamen, nur tio ne sufichos. Vi devas fari la sekvajn agordojn.
    2. Agordu ghin tiel, ke vi uzas la balta [1257]-n kiel kodpaghon kaj la estona-n kiel klavaron anstatauigotajn per tiuj de Esperanto. (Ankorau ne estas necese restartigi la komputilon.) Vidu figurajhon 6.

      Figurajho 6: Programo EK!: farotaj agordoj
    3. Startigu la Vindozan sistemkontrolon kaj elektu regionajn kaj lingvajn agordojn (Start –> Einstellungen –> Systemsteuerung –> Regions- und Sprachoptionen). Vidu figurajhojn 7 kaj 8.

      Figurajho 7: Sistemkontrolo

      Figurajho 8: Sistemkontrolo: regionaj kaj lingvaj agordoj
    4. En la dialogujo pri regionaj kaj lingvaj agordoj (Regions- und Sprachoptionen) elektu la registron pri lingvoj (Sprachen) kaj alklaku la butonon por detaloj (Details...). Vidu figurajhon 9.

      Figurajho 9: Regionaj kaj lingvaj agordoj: Lingvoj, detaloj
      Malfermighas nova dialogujo pri tekstoservoj kaj endonlingvoj (Textdienste und Eingabesprachen). Vidu figurajhon 10.
    5. Alklaku la butonon por aldoni lingvon (Hinzufügen...). Elektu kaj transprenu la estonan (Estnisch) kiel kaj endonregionskemon (Eingabegebietsschema) kaj klavarfasonon (Tastaturlayout/IME). Vidu figurajhon 10.

      Figurajho 10: Regionaj kaj lingvaj agordoj: Lingvoj, detaloj, tekstoservoj kaj endonlingvoj
    6. En la dialogujo pri regionaj kaj lingvaj agordoj (Regions- und Sprachoptionen) elektu nun la registron pri pliampleksaj agordoj (Erweitert). (En la komputilo de la autoro tiu chi registro estas rekte dekstre apud la registro pri lingvoj, Sprachen, kiu estis uzita sub iv. Vidu figurajhon 11.)
    7. Elektu kaj transprenu la estonan (Estnisch) kiel tiun lingvoversion, kiu estu uzata por tiuj programoj, kiuj ne subtenas Unikodon. Vidu figurajhon 11.

      Figurajho 11: Regionaj kaj lingvaj agordoj: pliampleksaj agordoj
    8. Plej malfrue post la ghis nun faritaj agordoj vi devas restartigi la komputilon, por ke ili efektivighu.
    9. Dum vi uzas la programon Paltalk, certigu, ke la estona estas la lingvo elektita kiel teksto-endonlingvo. Sub Vindozo XP, oni povas agordi chi lastan alklakante la butonon kun lingvo-mallongigo (en la komputilo de la autoro DE por la germana) en la malsupra Vindozo-listelo: Oni simple anstatauigu la antaue elektitan agordon (en la komputilo de la autoro DE por la germana) per ET por la estona; vidu figurajhon 12. (Por ke oni ghenerale povas fari tion, oni ja estas agordinta lau iii ghis v.) Povas esti, ke la teksto-endonlingvo automate reshaltighas al la antaue uzita lingvo (en la komputilo de la autoro la germana, DE), tuj kiam oni faras ion ekster Paltalk. Tiuokaze oni devas shalti laubezone denove la estonan (ET) kiel teksto-endonlingvon, kiam oni re-uzas Paltalk-on. Konsileto: Por rapide shalti alian lingvon, premu samtempe la Shalt- kaj Alt-klavojn tiel ofte, ghis la dezirata lingvo aperas.
    10. Tajpu la supersignan literon en la tekstokampon de Paltalk kaj sendu. (Por tajpi uzu unu el la eblajhoj priskribitaj en subchapitro B.1, ekzemple la programon EK!. Au, ech sen startigita programo EK!, simple tajpu AltGr+c por aperigi la c-on chapelitan, tajpu AltGr+Shalt+c por aperigi la C-on chapelitan ktp.) Jen konsileto por spertuloj: Por modifi unuopajn klavojn au klav-poziciojn en la por Esperanto uzata klavaro, interalie taugas la programo Microsoft Keyboard Layout Creator (elshutebla je http://www.microsoft.com/globaldev/tools/msklc.mspx): Per ghi oni kreas novan, modifitan klavar-pelilon (che Vindozo XP: kbdeo.dll), per kiu (en la dosierujo C:/WINDOWS/system32) oni anstatauigas tiun samnoman klavar-pelilon, kiu kreighis rezulte de la menciitaj agordoj de la programo EK!. Detaloj estas en la chapitro Klavar-adapto per la programo Microsoft Keyboard Layout Creator. Ghenerale estu atenta pri jeno: Nur tiuokaze la supersigna litero bone aperos che la legonto, se tiu faris la samajn agordojn kiel la sendinto. (Do alikaze estas tute rekomendinde sensupersigne skribi.) Vidu figurajhon 12.

      Figurajho 12: Paltalk: Uzo de supersignaj Esperanto-literoj
      Atentigo: Al la autoro kelkfoje okazis jeno: Li ne sukcesis elekti la estonan (ET), kvankam ties elekteblajho (ET) shajnis ekzisti. Tiuokaze la autoro devis refari la pashojn iii ghis v por tuj refunkciigi la estonan (ET) kiel fakte elekteblan endonlingvon (sen bezono de restartigo de la komputilo).

B.8 Vikipedio

La Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do) estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj, inter ili ankau Esperanto. Notu, ke en la adreso la supersignaj literoj estas prezentitaj en deksesuma UTF-8-kodo (ekzemple la chapelita g estas kodita kiel %C4%9D; la procentsignoj estas devigaj en la Vikipedio-adreso; la UTF-8-kodoj de chiuj supersignaj Esperanto-literoj estas menciitaj en chapitro F; eble ankau rekte en la adreslinion entajpitaj kromsignaj literoj estas akceptataj). – Kiam oni redaktas Vikipedi-artikolon per helpo de la Vikipedia redaktilo, estas jenaj eblajhoj por aperigi supersignajn Esperanto-literojn en la rezulta artikolo:
  1. Uzi la eblajhojn menciitajn en subchapitro B.1.
  2. [Tiu chi eblajho ne postulas la enmeton de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon, sed estas sufiche malkomforta:]
    Kopii interstoren la koncernan literon el alia interretpagho au alia fonto kaj enmeti la literon el-interstore en la endon-kampon. Tiucele taugaj iloj estas ekzemple
  3. [Tiu chi eblajho ne postulas la enmeton de ekstera dosiero au programo en la koncernan komputilon:]
    Meti la literon ikso post la literon, kiu havu supersignon. Se tamen la litero antau ikso ne havu supersignon kaj la ikso vere aperu, ekzemple en la germana propra nomo Cuxhaven, tiuokaze oni au metu duan ikson post la unuan (ekzemple Cuxxhaven) au kodu la aperendan ikson per &#120; (ekzemple Cu&#120;haven).
Rimarko: Post malfermo de l' Vikipedi-redaktilo, tiu chi prezentas la tekston en iksokodo, ech se antaue estas uzitaj la ghustaj supersignaj Esperanto-literoj. Por daurigi la redaktadon, oni tamen ne bezonas procedi lau eblajho c, sed povas nepre procedi lau la eblajhoj a kaj b.

C. Evito de supersignaj literoj en retposhtmesaghoj

“Ni rimarkis, ke en la amaskomunikiloj ne eblas uzi chapelojn, kaj pro la x-sistemo jhurnalistoj tutidiote prononcis niajn nomojn” diris Patrik Austin lau [4].

En retposhtletero kaj similo (ekzemple mesagho al uzretforumo au interret-novajhgrupo), oni evitu supersignajn literojn. Ekzemple la publike havebla specifajho ISO/PAS 26183 (de Internacia Organizo por Normigado) [36] rekomendas “Recommendation: Specific national characters ... are to be replaced (e. g., ä with ae; ß with ss).” (traduko de l' autoro: “Rekomendo: Specialaj naciaj karaktroj ... estu anstatauigataj [ekzemple ä per ae; ß per ss].”) Oni pripensu, ke la ricevinto legos la tekston per legilo eble ne-tauga por supersignaj literoj, ekzemple per poshtelefono au malnova retposhtlegilo. Se oni tamen volas uzi (au eble nur bone legi al oni senditajn) supersignajn literojn en retposhtilo, jen atentigoj pri:

Ekzistas oficiala deklaro Akademia [5] (kiel kompletigo de [6]), kompletigo, lau kiu certkondiche anstatauigoj de la supersignaj Esperanto-literoj alimaniere ol lau la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u), ne estu konsiderataj kiel kontrau-Fundamentaj. Lau la kompreno de la autoro tiu deklaro entenas jenajn decidojn:
  1. Per la unua alineo estas decidite, ke la Esperanto-ortografio ne estas shanghata.
  2. Per la dua alineo estas decidite, ke anstatauigo de la supersignaj Esperanto-literoj per signoj au signokombinoj aliaj ol ch, gh, hh, jh, sh, u ne estu rigardata kiel kontrau-Fundamenta je jenaj kondichoj:
  3. Per la dua alineo estas decidite, ke la anstatauigmaniero per ch, gh, hh, jh, sh, u konsistigas skribsistemon nomatan “la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)”.
  4. Per la dua alineo estas decidite, ke okaze de anstatauigo la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) estu prefere uzata, kiam tio chi estas oportuna1).
  5. Per la dua alineo estas decidite (kiel konsekvenco de d), ke la uzo de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ekster la nura ago presi kaj ekster la nura uzo fare de presejoj ne estu rigardata kiel kontrau-Fundamenta.
  6. Per la tria alineo estas unue agnoskite, ke estas aliaj cirkonstancoj, kiam Esperanto estas prezentata alimaniere ol per normala skribo2); kaj plue estas decidite, ke tio chi ne estu rigardata kiel kontrau-Fundamenta.
Notoj:
1)En la deklaro ne estas detalate, kiu prijughu la cirkonstancojn kaj oportunecon. Tial estas konkludeble, ke la uzanto mem prijughu ilin okaze de manko de io alia obeenda.
2)Lau [5]: “ekzemple en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k. s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata au transsendata elektronike en cifereca formo lau diversaj kodsistemoj, kaj ankorau aliaj similaj okazoj”

Resume en la deklaro estas per lerta vortigo oficiale decidite, ke unuflanke ne estas shanghata la ortografio de Esperanto kaj aliflanke nur sekve de chi ties prezento per maniero alia ol tiu eksplicite difinita en la Fundamento ne chiel estas kauzata io rigardenda kiel kontrau-Fundamenta.

Tio chi do bone kongruas kun jeno: Jam en la 20-a de Novembro 2005 la autoro demandis la Konsultejon de la Akademio de Esperanto, chu la Akademio de Esperanto konsentas pri de la autoro verkita rekomendo [7] (kiu ja ankau klare diferencigas kodon disde ortografio). En la 22-a de Novembro 2005 la Konsultejo respondis, ke “la sola ebla respondo al tiu demando estas, ke la Akademio ankorau ne alprenis starpunkton pri tiu preciza temo” kaj aldonis, ke jam de kelka tempo la Akademio traktas proksimume tiun temon, preparante certan rezolucion. Intertempe tiu rezolucio estas efektivigita per [5].

Evidente tiu deklaro pli-malpli ampleksas, pliklarigas kaj oficialigas – kun klara malakcepto de ortografi-reformo – jenan konsileton de Zamenhof (en [8]): “... se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn 'y' kaj 'w', anstatau 'j' kaj 'u' (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas – se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarhhion en nian aferon - akiri por tio la permeson de la 'Lingva Komitato'...”.

Jen la opinio de la autoro pri la uzo de ikskodo (reprezentanta similajn kodojn): Ne gravas, chu ikskod-uzo estas kontrau-regula au ne. Gravas ghia signifo: Kapitulaci. Allasi, ke la cirkonstancoj ne permesas Esperanton skribitan launorme, do au kun la ghustaj supersignoj au en la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u).

Iuj opinias, ke ne-presitaj tekstoj (ekzemple manskribitaj tekstoj) au tekstoj presitaj de presejoj, kiuj posedas la supersignajn Esperanto-literojn, ne estu skribitaj kun ch, gh, hh, jh, sh, u anstatau la supersignaj literoj, char tiaokaze la Fundamento estas malobeata. Tia opinio tamen ne estas pravigebla per la Fundamento, char:

Chia teksto kun ch, gh, hh, jh, sh, u anstatau la supersignaj Esperanto-literoj montras ja nur ion, kion ne-supersignotauga presejo rajtas presi en ortografio permesata de l' Fundamento. Kaj ion tian montri ne malobeas la Fundamenton. Male: En la Fundamento mem, kiu ja evidente estis presita de supersignotauga presejo, aperas sensupersigna skribo lau la Fundamentaj reguloj: a) en la germana versio de la Fundamenta Gramatiko, “Das Alphabet” , “Anmerkung” (tie la mallonga u sensupersigne lau la Fundamentaj reguloj) kaj b) en tri kaplinioj de la paghoj de la Fundamenta Antauparolo (tie la vorto “ANTAUPAROLO” sensupersigne lau la Fundamentaj reguloj). Ech lau la Akademia retejo [10] ne estas certe, chu temas pri pres-eraroj au praktika apliko de sensupersigna skribo lau la Fundamentaj reguloj. Do: Prezenti Esperanton kun ch, gh, hh, jh, sh, u anstatau la supersignaj Esperanto-literoj ech en maniero alia ol per ne-supersignotauga presejo estas io, kio estas trovebla ech en la Fundamento!

Krome pri jeno la deklaro Akademia [5] pliklarigas la Fundamentan anstatauigregulon: Chi lasta ampleksas a) pli da cirkonstancoj, ol nur tiun de la presado, kaj b) pli da anstatauigmanieroj, ol nur tiun eksplicite en la Fundamento instruitan (chi lasta vere estas skribo, dum la aliaj estas kodoj).

Cetere: Tiurilate Zamenhof opiniis:

Estas rimarkinde, kian personan interpreton de la Fundamenta anstatauigregulo la subskribinto de la Akademia deklaro [5], Akademi-prezidanto Mattos, diskonigas en [25]: “Mi scias kaj rekonas, ke multaj volas adoptigi nur la h-sistemon permesatan de la Fundamento, sed mi mem havas striktan interpreton, absolute literan: ghi validas por presmashinoj de presejoj, kaj do ghi estas destinata sole nur por tekstoj sur papero, kaj ne por antaupaperaj tekstoj!”

Unue la interpreto de Mattos prezentas kontraudiron al la vortigo de la deklaro [5] subskribita de li mem: En ghi la h-sistemo estas nomita “Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)”. La radiko “skrib'” lau Zamenhof ampleksas ne-presan skribadon: “... kio estas permesata por presado, tio estas permesata ankau por skribado ...” [8]. Lau la deklaro do temas pri jam Fundamenta sistemo de skribo inkluzive de ne-presa skribo. Tion chi kontraudiras la supre citita interpreto, lau kiu la h-sistemo “validas por presmashinoj de presejoj, kaj do ghi estas destinata sole nur por tekstoj sur papero, kaj ne por antaupaperaj tekstoj ...” [25]. Resume la interpreto de Mattos kontraudire forklarigas la Fundamentecon de ne-presa afero, kiu en la de li mem subskribita deklaro estas nomita skribsistemo (ampleksanta ne-presan skribon) kaj al kiu estas atribuita la karakterizajho “Fundamenta”. Alivorte: Se en la senco de l' Fundamento nur por presejoj kaj presado validus la h-sistemo, tiam la Akademio en sia deklaro [5] ne estus rajtiginta nomi ghin “Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)”, char la radiko “skrib'” ne limigas la aperigon de literoj al nur presita formo. Tamen la Akademio ja uzis tiun chi nomon. Kaj tial la supre menciita kondicho ne trafas.

Due la interpreto de Mattos estigas demandojn: Kiun alternativan anstatauan skribsistemon (ne kodsistemon!) por antaupapera uzo la Fundamento rekomendas? Kial la Fundamento ghenerale rekomendu por antaupapera uzo skribsistemon alian ol tiun por surpapera uzo? Krome Zamenhof lau [2] evidente interpretis la Fundamenton tiel, ke ghia anstauigregulo ankau validas por telegrafado kaj mashina skribo: “La uzado de 'h' anstatau supersigno ne estas io nova, ghi estas jam de longe permesita en nia lingvo; sed char ghis nun mi mem neniam uzis la literojn kun 'h' kaj neniu alia esperantisto volis riski fari la komencon, kaj char tiamaniere la uzado de literoj supersignitaj estis preskau deviga kaj prezentis grandegan embarason kaj nevenkeblan malhelpon sur chiu pasho, che la presado de libroj kaj gazetoj, publikigado de Esperantaj tekstoj en ne-esperantaj gazetoj, telegrafado, mashina skribado k.t.p., tial por doni kuraghigan ekzemplon, mi decidis, ke chiujn miajn artikolojn kaj librojn mi publikigados de nun nur per literoj kun 'h'. ...mi simple konsilas uzadi la literon 'h' tiel same, kiel la germanoj uzas la literon 'e' anstatau la signeto en la sonoj 'a', 'o', 'u'.” (Tiu chi interpreto similas al tiu de la Lingva Komitato de Esperantio, interpreto, kiu estas publikigita en [26].)
(Ekskurseto en la germanan: La skribsigno-sinsekvoj ae, oe, ue, ss estas lau la normo DIN 5007-1 [11] eblaj egaligformoj de la umlaut-literoj kaj escet-litero por ordigado [sen tio, ke la origina skribo estas shanghata]. Al DIN 5007 (kiel [nacia] varianto de ordigo-normo) resendas la internacia normo ISO 12199 (en aneksajho F [informa], tabelo F.1) [42]. Aldone al tio, okaze de mankantaj tiparoj, la menciitaj skribsigno-sinsekvoj estas rekomenditaj de la “Duden” [12]. Tiu chi siaflanke en ekzemple la normoj DIN 820-2 [13] kaj DIN 1422-1 [14] estas indikita kiel referencverko por la germana lingvo resp. chi ties ortografio.) Ech la publike havebla specifajho ISO/PAS 26183 (de Internacia Organizo por Normigado) [36] rekomendas “Recommendation: Specific national characters ... are to be replaced (e. g., ä with ae; ß with ss).” (traduko de l' autoro: “Rekomendo: Specialaj naciaj karaktroj ... estu anstatauigataj [ekzemple ä per ae; ß per ss].”)
Plia argumento kontrau la supre citita interpreto de Mattos estas jena: La Fundamenta Gramatiko, franca versio, tekstas: “Les typographies qui n'ont pas les charactères ch, gh, hh, jh, sh, u, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u.” Estas nepre ne memkompreneble, ke la esprimo “typographies” ne ampleksas ankau specojn de ne-surpaperaj tipografioj: Franclingva retejo [32] mencias la esprimojn “typographie digitale” (tipografio cifereca) kaj “typographie informatique” (tipografio informatika). Esperantisto (evidente franclingva) atentigis en reta diskutforumo [34] pri jeno: “La franca versio ne mencias presejojn (tamen la vorto ekzistas en la franca lingvo: ghi estas 'imprimeries'), sed 'typographies' (tipografiejojn). La senco de 'typographie' estas pli vasta ol tiu de 'imprimerie'. Ghi ampleksas chiujn procedojn de kompostado.” Germana interretleksiko pri tipografio [33] rekonas la disvolvighon de “Web-Typographie” (ret-tipografio) kaj “Screen-Typographie” (ekran-tipografio). Sekve la anstatauig-permeso donita en la Fundamenta Gramatiko, franca versio, validas ankau por ne-surpaperaj tekstoj. Ankau Bertilo Wennergren publikigis sian opinion en la menciita diskutforumo [35]: “Jam la Anglalingva Fundamenta versio de la permeso parolas nur pri presado, ne menciante presejojn. Kaj tute evidente Zamenhof per tiu teksto ne celis presadon ekskluzive. Li mem uzis la H-skribon en telegramoj, kaj evidente li intencis, ke tiu skribo estu uzebla en chiaj okazoj, en kiuj veraj supersignoj ne estas uzeblaj. Li menciis nur presadon, sed tio ne signifas, ke chiaj aliaj nemenciitaj analogaj okazoj estas strikte ekskluzivitaj.” Oni do vidas, ke la “striktan interpreton, absolute literan” de Mattos oni ne povas klarigi al si per la franca kaj angla versioj de la Fundamenta Gramatiko (kaj cetere ankau ne per la germana versio, kiu ankau ne mencias la germanan vorton por presejo, sed la germanan vorton por preso). Eble Mattos bazas sian interpreton sur la pola kaj rusa versioj (sen konsidero de la pli ampleksa vortigo de la versioj franca, angla kaj germana) au sur la Esperantlingva kompara teksto de la kvinlingva Fundamenta Gramatiko; tamen, tiu chi teksto, trovebla ekzemple en libroj entenantaj la Fundamento-tekston, ne estas parto de la Fundamento kaj sekve ne-Fundamenta. – Kial en [25] la Akademi-prezidanto prezentas tian strangan interpreton? Eble li chefe volas pravigi la bezonon de la Akademia deklaro [5]. Per tiu chi oni antau chio celas oficiale deklari “ne-kontrau-Fundamentaj” ne-Fundamentajn prezento-manierojn de Esperanto (pli precize la certkondichan uzon de kodoj por Esperanto, ekzemple iksokodo): En [25] li skribis plue: “Tio do distingas la agokampojn de la du cirkuleroj {rimarko de l' autoro: la unua cirkulero estas [6]} kaj pruvas la bezonon de la dua.” Estas rimarkinde, ke la Lingva Komitato de Esperantio rigardas la uzon de ekzemple la iksokodo en presajho, tajpajho, telegramo au retmesagho kiel kontrau-Fundamentan (detaloj: [27]). – Kiel ajn oni interpretu la Fundamentan anstatauig-regulon, almenau last-instance per la Akademia deklaro [5] estas pravigebla la uzo de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ankau fare de iu au io alia ol “ne-supersignotauga presejo”.

Iuj opinias, ke permane skribata teksto en la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) estas stultajho kaj lingva nelogikajho. Tiuj kritikantoj ne sufiche konsideras jenan fakton:

Se oni celas plej eble vaste unuecan skribbildon, tiuokaze estas nepre logike skribi en sia teksto, kiu ja ekzemple ekzistas kiel manskribajho, presajho kaj elektronika dosiero, ne nur sammaniere, sed ankau tiamaniere, ke ankau la elektronika dosiero estas ghuste transigata kaj prezentata, do en sensupersigna skribo: Iuj elektronikaj retposhtaj kaj novajhservaj sistemoj estas sufiche fidindaj pri la ghusta transigo au prezento de nur la literoj a ghis z, A ghis Z, ciferoj 0 ghis 9 kaj plej gravaj interpunkci-signoj.

Kaj ghenerale estas nepre konsekvence, logike kaj avantaghe uzadi nur unu skribsistemon, kiu estas kaj plej vaste uzebla kaj permesata lau la Fundamento. Zamenhof proponis al la Lingva Komitato: “... Por paralizi la chefan atakon de niaj malamikoj kaj por ebligi la presadon de tekstoj Esperantaj en chiuj presejoj, ni devas uzadi la jam longe ekzistantan, sed ghis nun preskau neniam praktike uzitan d u a n alfabeton de Esperanto, t.e. ni devas uzadi la literon 'h' anstatau la signeto '^'. Tiu chi maniero de skribado ne estas ia novajho kaj ne bezonas de ni ian specialan decidon kaj permeson, char ghi jam delonge ekzistas en la Fundamento de nia lingvo. Sed char ni ne alkutimighis al tiu maniero de skribado kaj neniu volas fari la komencon, tial mi proponas, ke la Lingva Komitato faru la sekvantan decidon: 'La Lingva Komitato petas, ke ghis la plena fortikigho de Esperanto en la mondo la esperantistoj uzadu chiam la literon 'h' anstatau la signeto '^'” [29].

Plue lau iuj kritikantoj, la sensupersigna skribo kontrauas la principon, ke unu fonemo (sono) estas redonata de precize unu litero. Tio estas tolerenda fakto. Iuj tamen asertas, ke tiu chi principo estas konkludebla el la 9-a regulo de la Fundamenta Gramatiko, lau kiu chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita. Tia konkludo tamen ne estas pravigebla: La 9-a regulo nur signifas, ke estas ghenerala klare difinita regulo pri la asigno de literoj au literkombinoj (ekzemple ch, gh, hh, jh, sh) al fonemoj (fonetika ortografio). La fakto, ke pri sensupersigna skribo, la Fundamento nepre difinas literkombinojn por fonemoj pruvas, ke la menciita principo estas nur kondiche valida.

Iuj opinias, ke la menciita principo estas nepre grava instru-cele. Almenau maldetale ili ja estas pravaj. Iuj tamen ne sufiche konsideras la fakton, ke ne chiuj esperantistoj estas daure eklernantoj kaj eble iam ja uzos la supre menciitajn elektronikajn kaj novajhservajn sistemojn. Plej malfrue tiam estos grave kutimighi al sensupersignaj Esperanto-tekstoj kaj rezulte de tio almenau parte adiaui la principon “unu litero – unu fonemo”. Io tia estas farita en [15], lernolibro por komencantoj. Ghi jam frue enkondukas la lau-Fundamentan sensupersignan skribon, ech kun utilaj atentigoj pri la senc-hava uzo de pliklarigaj ligostrekoj okaze de vortoj kiel ekzemple leg-horo kaj bala-u. En la 23-a de Septembro 2007, profesoro d-ro Probal Dasgupta, vicprezidanto de Akademio de Esperanto kaj direktoro de la sekcio “Prononco”, publikigis sian opinion [37], ke “la propono de David Curtis, ke la Esperantaj lernosistemoj formale instruu la h-alfabeton kiel surogaton, shajnas al mi tute bona.”

La autoro opinias, ke la Fundamenta anstatataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) neniel estas “la plej maltauga” (kiel tio chi estas asertita en [39]) au “elshvitita [...] tre haste kaj do ne sufiche pripensite” (kiel tio chi estas asertita en [40]). La hipotezo de la autoro estas, ke Zamenhof bone pripensite difinis tiun chi skribsistemon tia, kia ghi estas. Por subteni tion chi, oni rigardu jenan eltiron el [41]: “Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.” Imagu, kion kauzas iksokodo: Ghi detruas chian estetikon kaj pensigas precipe ne-esperantistojn pri iu ne-prononcebla strangajho (ekzemple pri la klingona). Plue lau [41]: “[...] ghiaj vortoj – krom kelkaj tre malmultaj – [...] estas [...] prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke chiu ilin facile rekonas [...] lingvo internacia [...] devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo” La litero h funkcias ankau kvazau kromsigno en la plimulto de la celitaj nacilingvoj, ekzemple en la literkombinoj ch kaj sh. (Kaj en tiuj lingvoj, post a kaj e, ankau la u estas uzata [sen kromsigno kaj sen posta alia litero] simile, kiel la Esperanto-uo en la Fundamenta anstataua skribsistemo [ch, gh, hh, jh, sh, u].) En chio chi, kiam ghi aperas en Esperanto-teksto, ne-esperantisto, kiu scias almenau unu el tiuj nacilingvoj, tuj vidas ion konatan, eble ech familiaran, kaj tute ne-strangan. Fine lau [41]: “Esperanto bonege kontentigas chiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (precizeco [...] natureco [...])” La postulo natureco kontestas la argumenton, ke la litero h de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) jam estas uzata alisignife en Esperanto: La kromsigneca uzo de tia litero, kiu jam havas alian signifon, estas trajto de a) naturaj romana-germanaj lingvoj (ekzemple de la germana, angla, franca, hispana, portugala) kaj b) de precipe la germana rilate al la anstatauigo de la supersignaj umlaut-literoj per bazlitero plus e. En la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) do manifestighas la postulo natureco sen tio, ke aliaj postuloj, kiel ekzemple la precizeco, estas endangherigataj au malhelpataj tro. En la praktiko, pri chio chi oni povas facile konvinki sin mem per jeno: Se oni skribas nacilingvan retposhtleteron kun traduko en Esperanton al kaj ne-esperantistoj kaj esperantistoj, kiamaniere oni prezentu la Esperanto-tekston? Chu kun la ghustaj supersignoj? Ne, char tio eble rezultigos torditajn signojn flanke de la adresatoj. (Oni ne nepre povas deiri de tio, ke chiuj adresatoj uzas supersignotaugan retposhtilon.) Chu en iksokodo? Neniel pro la supre menciitaj argumentoj. Chu en la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)? Jes! Oni montru, ke neniaj cirkonstancoj malebligas la prezenton de launorme skribita Esperanto! Al tio chi ankau Zamenhof alvokis en [9]: “Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la 'Aldono al la Dua Libro': anstatau la signeto superlitera oni povas kuraghe uzadi la literon h kaj anstatau u – simplan u.”

Supersigno-diskutoj: Ghenerala regurdado-skemo

Lau propra sperto de la autoro el la jaroj 2004 ghis 2007 supersigno-diskutoj okazas chiam lau pli-malpli la sama regurdado-skemo. Partoprenas almenau h-isto (H), ikskoduzema supersignisto (X) kaj indiferentulo (I). Nepre estas tiel, ke H malshatas iksokodon kaj ke X malshatas H-skribon.

  1. Kauzo estas iu aserto, rimarko au demando pri skribo, kodo, vorto au similo fare de H, X, I au kiu ajn.
  2. H atentigas pri la Fundamenteco de la H-skribo kaj malkvalifikas la iksokodon (kiel ne plenvaloran skribon au similon; antaue ofte ech kiel “kontrau-Fundamentan”).
  3. I klarigas, kiel li tehhnike pritraktas la aferon: I achetis tajpmashinon kun speciale enmuntitaj signoj; I uzas la programon EK!; I uzas postmetitan apostrofon anstatau supersignon, char tio chi aspektas plej estetike; I atendas la aperon de Unikod-tauga versio de sia retposhtilo (sed prudente prisilentas, ke li atendas jam de cent jaroj) ktp.
  4. X klopodas revalorigi la iksokodon kaj egalrajtigi ghin kun H-skribo.
  5. H kontrau-argumentas: H-skribo estas Fundamenta; iksokodo ne estas tia kaj krome kauzas hhaoson kaj ne-unuecon en la publika sinprezento de Esperanto.
  6. Nun estas la momento, en kiu X uzas sian lastan atuton (Fundamentajn lauvortajhojn): H-skribo estas nur por tiu, kiu estas presejo kaj presisto en unu senchapela persono; chia alia uzo estas kontrau-Fundamenta; nur supersigna skribo estas Fundamenta; chion ebligas Unikodo; jam ghia ne-uzo estas kontrau-Fundamenta; Zamenhof ne uzis Unikodon en sia komputilo kaj per tio rompis la Fundamenton.
  7. H refutas la lauvortajhojn de X: Iuj Fundament-Gramatik-versioj ne mencias presejojn kaj presistojn; en LR45 Zamenhof interpretis la Fundamenton tiel, ke ghi nepre permesas ankau H-skribon, ech se la homo ne estas presejo kaj ja surhavas chapelon.
  8. La esenca diskutado chesas kaj iam rekomencighos per 1.
(Oni povus aldoni pli da argumentoj, ekzemple: Lau X, iksokodo estas pli oportuna por konverto en supersignan skribon; plue estos konfuzo pri la h, char ghi ludas la rolon de memstara litero kaj diakriteca signo. Lau H tamen tiu konvertebleco ne estas bezonata, char la H-skribo jam per si mem estas plenvalora skribsistemo kaj Esperanto ja ne estas konvert-lingvo; krome la duobla rolo de la h estas konata el aliaj naciaj lingvoj ktp.)

Por plioportunigi estontajn supersigno-diskutojn la autoro proponas, ke la partoprenantoj simple indikas la trafajn numerojn de la supra listo.

D. Akcelo de precizeco en lau-Fundamente sensupersigne skribataj tekstoj

Jen proponoj kaj rekomendoj por akceli precizecon en lau-Fundamente sensupersigne skribataj tekstoj. Tiuj proponoj kaj rekomendoj bazighas sur tio, ke oni uzas pliklarigan ligostrekon1) por marki “ne-ordinaran” okazon (chi-okaze la esprimo “ligostreko” estas eble pli bona ol la esprimo “dividostreko”, char tiu chi al iuj sugestas, ke ghi dividas la vorton, sed io tia chi-okaze ja ne estas celata):
  1. Ordinare u post a, e, o havas hoketon en supersigna skribo: laudi, leutenanto, Europo, poubo, toufuo.
  2. Tia u, kiu estas post a, e, o kaj ne havas hoketon en supersigna skribo, prefere estas markata per antaua ligostreko: bala-u, kre-u, lingvo-uzo, Ale-utoj, Ema-uso, ge-umo, Ja-undo, jesa-ulo, Kaperna-umo, Kre-uzo, linole-umo, Na-uro, no-umeno, ole-umo, Ra-ulo, re-umo, Re-unio,
    Sa-ud-Arabio, Sa-ulo, Se-ulo [16].
  3. Oni trovas du grupojn de vortoj kun jena trajto:
    En supersigna skribo, la u estas supersigna, kvankam ghi staras ne post a, e, o2) (eble estas plej bone memorteni, ke tio trafas la jenajn vortojn):
    Grupo A (silabkomence):
    uo [1], [16], [17]; ua! [16], [17]; uato [17]; Uato [16]; Ujajt-insulo [17]; Uatumano [17] (nur la unua u); Uej-hhaj-uejo [17]; uesto [17] (lau [16] sensupersigne); uono [17]; uonbulismo [18]; uonbulistoj [19]; Uuhhano [17].
    Grupo B (ne-silabkomence):
    Guangdongo [16]; Guangshjio [16]; juano [17] (tie ankau sensupersigne); kuaks! [16], [17]; Kuanjhuo [16] (nur la unua u); Luano [16] (tie ankau sensupersigne); Sichuano [16]; Tajjuano [16].
    Cetere: Lau [16] sensupersigna u staras silabkomence en jenaj vortoj: Uazo, uedo, Uesanto, uesto, uoko; lau [17] en uako.
  4. Ordinare h post c, g, h, j, s anstatauas supersignon: manghajho, Chehhujo, tushi.
  5. Post c, g, h, j, s, tia h, kiu ne anstatauas supersignon, prefere estas markata per antaua ligostreko: senc-hava, flug-haveno, oks-hofto, g-hetto3) [16].
  6. Estas evitinda ligostreko antau tia u, kiu havas hoketon en supersigna skribo kaj antau tia h, kiu anstatauas supersignon: laudi (prefere ne la-udi), manghi (prefere ne mang-hi).
Notoj:
1)Tiuj chi proponoj kaj rekomendoj ne malobeas la Fundamenton pro jeno:
En la Fundamento ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklariga ligostreko. Male: En la Fundamenta Ekzercaro 2 kaj 3, Zamenhof uzas pliklarigan ligostrekon nelinifinan kaj enradikan (por marki silabojn; ekzemple Un-go). (Eble li konsideris aliajn Fundamentajn rimedojn ne sufiche taugaj.) La transpreno de tia Fundamenta modeldona principo de pliklariga ligostreko al la supre menciitaj okazoj do nepre konvenas.
2)La lau-Fundamenteco de tia pozicio (krom okaze de la liternomo mem) estas pridubata ([20], [21]) kaj ne nepre konkludebla el la chi-teksta citado. – En la 6-a de Marto 2006 la autoro ricevis respondon de l' Konsultejo de la Akademio de Esperanto al lia demando pri la lau-Fundamenteco de tiel uzata supersigna u. Lau la respondo ne estis tiurilata decido, ne estas bezono je tia decido kaj ankau ne je tia uzo de supersigna u kaj krome povas malhelpi tian uzon nenio kaj neniu, kaj oni vidos, chu la Esperanto-komunumo ghin akceptas. – Sekve de la poste aperinta propono [22] la autoro ripetis sian demandon, chi-foje tamen rekte al la prezidanto de la Akademio de Esperanto, profesoro d-ro Geraldo Mattos, kun peto je oficiala respondo. Tia oficiala respondo ankorau ne estis ghis nun. Tamen: Uzo de supersigna u ne post vokalo ne malobeas la Fundamenton lau lia referato [23]. Per ghi nepre estas pravigebla tia uzo, almenau dum ne estas diskonigo, kiu asertas la malon kaj estas konsiderinda kiel pli grava, ol la en [23] publikigita opinio de l' Akademi-prezidanto. Privata interparolo kun li en la 29-a de Julio 2006 kadre de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco igas la autoron supozi, ke ne estontas oficiala diskonigo pri la afero pro manko de respektivaj reagoj flanke de Akademianoj (kvankam precipe la itallingva versio de l' referatoteksto [23] ja aludas al oficiala diskonigo). Provizore kontentighi pri la ne-oficialaj respondoj kaj argumentado donitaj en la menciita referato estas do nepre kompreneble. – Oni povas kontrau-argumenti (kiel en [20] kaj [21]) per la en la Fundamenta Antauparolo donita superregulo “Ghis la tempo, kiam ia por chiuj autoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, chio, kio trovighas en tiu chi libro, devas esti rigardata kiel deviga por chiuj; chio, kio estas kontrau tiu chi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ghi ech apartenus al la plumo de la autoro de Esperanto mem”, atentigante pri jeno: La unua “chio” celas chi-okaze ghuste ankau la unuopajn limigojn en la germana kaj rusa versioj de la Fundamenta Gramatiko je uzo de supersigna u nur post vokalo. – Kontrau tia kontrau-argumentado oni povas argumenti: Tiu vorto “chio” nepre estas interpretebla ankau pli amplekse tiamaniere, ke chi-okaze estas celitaj kaj observendaj ankau la a) en-Fundamenta apero de supersigna u kiel liternomo (Fundamenta Ekzercaro, 1) kaj b) en la angla versio de la Fundamenta Gramatiko donita instruo pri la uzo de supersigna u en diftongoj (do ankau en kreskaj diftongoj, kiel ekzemple ua kaj uo [kun po supersigna u]).
3)Lau [24] kredeble Zamenhof uzis tiun vorton en nacilingva formo en Esperanto-teksto, kaj iuj vortaristoj enmetis ghin kiel Esperanto-vorton en vortarojn.

E. Klavar-adapto per la programo Microsoft Keyboard Layout Creator

Por modifi unuopajn klavojn au klav-poziciojn en la por Esperanto uzata klavaro (ekzemple la ET-klavaro post la agordoj faritaj per la programo EK! [subchapitro B.7, eblajho b]), interalie taugas la programo Microsoft Keyboard Layout Creator (mallongigite MKLC). Ghi estas elshutebla je http://www.microsoft.com/globaldev/tools/msklc.mspx). Per ghi oni povas havigi al si klavaron, kiu Se vi ne volas mem krei la necesan klavar-pelilon, vi tian povas ankau elshuti chi tie (Layout01.dll – alklaku kaj storu ghin per la dekstra musklavo) – kaj komenci ghian instalon per pasho xv el la sekva detala priskribo. Bonvole estu atenta pri jeno: Tiu chi klavar-pelilo taugas unuarange por la germana kaj Esperanto.
  1. Startigu la programon Microsoft Keyboard Layout Creator (MKLC).
  2. Alklaku File -> Load Existing Keyboard....
  3. El la dialogujo elektu la estonan (Estnisch), poste alklaku OK.
  4. Alklaku Project -> Properties.
  5. En la kampon Company entajpu ajnan tekston, ekzemple EO, poste alkalku OK.
  6. En la klavar-prezento de MKLC movu la mus-indikilon sur tiun klavon, kies signon vi volas shanghi, ekzemple sur la senpere dekstre apud la "L"-klavo trovighantan klavon por al ghi asigni la ö-umlauton.
  7. Alklaku la elektitan klavon per la dekstra musklavo.
  8. El la aperinta menuo elektu kaj alklaku per la maldekstra musklavo la eblajhon Properties for VK_... in all shift states.
  9. En la kampon key (= klavo) entajpu la Unikodan kodon por la minuskla ö-umlauto (U+00f6). En la kampon Shalt + key entajpu la Unikodan kodon por la majuskla Ö-umlauto (U+00d6) kaj faru la ceterajn endonajhojn laubezone. Post kiam vi estos fininta la endonojn pri la koncerna klavo, alklaku OK.
  10. Procedu analoge (lau la pashoj vi ghis ix) pri la aliaj klavoj, kies signojn vi volas shanghi.
  11. Alklaku Project -> Build DLL and Setup Package.
  12. Aperas kelkaj inform- kaj avert-mesaghoj, sed kutime vi ne bezonas zorgi pri ili.
  13. Se chio estas bone funkciinta ghis nun, vi estas kreinta la dosieron Layout01.dll (au dosieron de simila nomo, chiuokaze de la tipo dll). Che mia komputilo, tia dosiero trovighas en la dosierujo C:\Dokumente und Einstellungen\Andreas Kueck.MP-XV941DE\Eigene Dateien\Layout01\i386\. Che via komputilo, la dosierujo vershajne nomighas alie lau la nomoj de la administranto kaj komputiltipo kaj krome lau la elektita operacilingvo.
    Kromajho: Vi estas ankau kreinta dosieron de tipo msi. Ghi trovighas en la dosierujo C:\Dokumente und Einstellungen\Andreas Kueck.MP-XV941DE\Eigene Dateien\Layout01\. La dosierujo de tipo msi estas bezonata ne por la chi-anekse priskribita anstatauigo de la estona klavaro, sed por la instalo de aldona klavaro lau subchapitro B.1, eblajho d.
  14. Vi nun povas fermi la programon MKLC. Antaue vi estos demandinta, chu vi volas stori la aktualan aranghon (layout), t. e. kiel dosieron de la tipo klc. Tio estas ne nepre necesa, sed ja rekomendinda rigarde al eblaj postaj modifoj. Tiaokaze vi povos shargi la aranghon, alklakante File -> Load Source File..., kio celas dosierojn de la tipo klc.
  15. Kopiu la en pasho xiii menciitan dosieron interstoren kaj enmetu ghin en la dosierujon C:\WINDOWS\systems32.
  16. En la en pasho xv menciita dosierujo, renomu unue la tie vershajne jam ekzistantan dosieron kbdeo.dll en kbdeo_antau.dll kaj renomu poste la dosieron Layout01.dll en kbdeo.dll.
  17. Restartigu la komputilon.
  18. Por uzi la adaptitan Esperanto-klavaron, elektu la estonan (ET) en la malsupra Vindozo-listelo.

F. Supersignaj Esperanto-literoj kaj retposhtilo Eudora

Per Unikodo koditaj supersignaj Esperanto-literoj ordinare ne estas ghuste prezentataj per la retposhtilo Eudora (tio chi trafas almenau ghis versio 7). Por ja aperigi ilin ghuste, oni povas uzi la akcesorajhon Microsoft Viewer Plugin; fonto: http://e-gadgets.freehostia.com/plugins.htm. Post la malpako oni metas la dosieron viewer.dll en la dosierujon C:/Eudora/Plugins. Uzo:
  1. Aperigu la retposhtleteron, kiu ne ghuste montras la supersignajn Esperanto-literojn.
  2. Metu la mus-indikilon en la tekstokampon kaj klaku la dekstran musklavon.
  3. Aperas menuo. Elektu la eblajhon Nachrichten-Plugins kaj el tiu chi la eblajhon Microsoft Viewer (vidu Figurajhon 14).

    Figurajho 14: Eudora: Uzo de la akcesorajho Microsoft Viewer Plugin
  4. Malfermighas nova fenestro. En ghi klaku per la dekstra musklavo. Elektu la eblajhon Codierung kaj el tiu chi la montro-eblajhon Unicode (UTF-8) (vidu Figurajhon 15).

    Figurajho 15: Microsoft Viewer: Elekto de la montro Unicode (UTF-8)
  5. La signoj estas ghuste montrataj (vidu Figurajhon 16). Tamen: Ordinare la redaktaj agordoj (alineoj, komencoj de novaj linioj) perdighas, kio ofte ghenas la legadon.

    Figurajho 16: Microsoft Viewer: Ghusta montro de literoj
Alternative oni povas uzi la konvertilon donitan en http://www.bitaweb.com/de/codeConverter.html kun la elekto de numero 1 kiel kombinajho de “Quelle” (fonto) kaj “Ziel” (celo).

Inverse oni povas (se oni nepre volas) uzi supersignajn Esperanto-literojn ankau en sia propra per Eudora sendota mesagho. Estas (almenau) tri eblajhoj (chiu postulas, ke la por la legado uzata retposhtlegilo estas shaltita al la montro UTF-8, kiel ekzemple okaze de la akcesorajho Microsoft Viewer Plugin, vidu supre):

  1. Oni aperigas la literojn po en la sin per du signoj montranta UTF-8-kodo. Tiu chi rezultas el la Unikoda kodo lau la normo IETF RFC 3629 [38] (la maniero estas priskribita ankau en ekzemple http://de.wikipedia.org/wiki/UTF-8 kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/UTF-8). Ekzemplo: La Unikoda kodo de la c chapelita estas 265 (dekumsisteme). Tiu chi estas 196 137 lau la UTF-8-kodo, kio sin prezentas per jenaj du sinsekvaj signoj: ĉ. Por tion chi entajpi, oni aktivigu (kutime per FN+NumLk au simile) la numeral-klavaron. Nur el tiu chi oni tajpu la sekvajn ciferojn, dum oni estas preminta kaj tenas premita la Alt-klavon: unue 196, poste 137. Alternative oni povas kopii la respektivajn signojn el alia apliko. Jen listo de la UTF-8-kodoj de la supersignaj Esperanto-literoj (la chi-tiea montro validas por tio, ke la por Eudora shaltita signaro estas Latino-1 [ISO 8859-1]):
  2. Oni unue endonas la tekston (kun la ghustaj supersignaj literoj) en la konvertilon donitan en http://www.bitaweb.com/de/codeConverter.html. Tiucele oni tajpas la tekston ekzemple per la klavarfasono Kanada (Standard -- Multilingual) (Kanada plurlingva norma; angle: Canadian Multilingual Standard)priskribita en subchapitro B.1, eblajho e. Poste oni elektas la numeron 4 kiel kombinajhon de “Quelle” (fonto) kaj “Ziel” (celo). La teksto estas transformata al UTF-8-kodo. Ghin oni kopias kaj enmetas en sian per Eudora sendotan mesaghon.
  3. Oni metas jenajn du signojn rekte post tiun literon, kiu havu supersignon: Tiu chi eblajho utiligas la UTF-8-kodojn de kombineblaj supersignoj. Ekzemple la signoserio ĉirkaŭa aperigas (en la montro UTF-8) la vorton chirkaua (kun chapelo anstatau h kaj kun hoketo super la u).

G. Resumo

Por uzi supersignajn Esperanto-literojn en Vindoza komputilo kaj interrete estas grave konscii pri la cirkonstancoj rilate al la uzata komputilo: Chu eblas au ne gravaj shanghoj en la bazaj komputilaj agordoj au instaloj de eksteraj programoj? Tiurilate estas prezentitaj diversaj eblajhoj por la uzo de supersignaj Esperanto-literoj en: Montrighis jeno: La funkciigo de l virtuala klavarfasono Kanada plurlingva norma kauzas la plej malgrandan shanghighon kaj ebligas la plej vastan uz-amplekson.

Ankau prezentitaj estas limoj de la uzo de supersignaj Esperanto-literoj (ekzemple en retmesaghoj kaj dialogujoj) kaj nuntempe diskutataj lingvaj demandoj (ekzemple la proponata decido pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al la Esperanto-ortografio kaj -alfabeto kaj krome pri lau-Fundamente permesataj pozicioj de la supersigna u).

Krome estas donitaj konsiletoj pri tio, kiamaniere oni akcelas precizecon en lau-Fundamenta sensupersigna skribo.

H. Referencoj

[1] L. L. ZAMENHOF: “Fundamento de Esperanto”, ISBN 88-7036-046-6, Edistudio, Pisa, 1991. Interreto: http://www.akueck.de/fundaeo.htm [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
[2] L. L. ZAMENHOF: “Plena Verkaro, 06-115” (de la 22. XI. 1906) publikigita en “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof kajero 7”, eldonejo ludovikito, 1980
[3] Nikolao GRISHIN: “Re: Ree pri la Fundamenta ortografio” en la Yahoo!-novajhgrupo “akademia diskuto”, mesagho n-ro 1138, sendita en la 21-a de Januaro 2001 5:26 pm [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]. Interreto: http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/message/1138
[4] Patrik AUSTIN (membro de l' muzikgrupo Dolchamar), en intervjuo de Libera Folio, http://www.liberafolio.org/2006/dolchamar/ [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]; Dolchamar shanghis sian antaue per iksokodo prezentitan nomon en lau-Fundamente skribitan nomon
[5] Akademio de Esperanto – Oficialaj Informoj – Numero 6 2007 01 21: “Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio”. Interreto: http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html [alvokita en la 29-a de Januaro 2006]
[6] Akademio de Esperanto: “Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11), Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 0 (titolo: 'Niaj alfabeto kaj ortografio')”. Interreto: http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/alfabeto.html [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
[7] Andreas KÜCK: “Rekomendo pri la prezento de kodad-bezona Esperanto-teksto – Por prezenti Esperanto-tekston en iuj komunikiloj povas esti necesa ghia ordinare nur enmashina prezento kiel kodita teksto, kiu diferencas je la celita Esperanto-teksto kaj sekve en tiun chi estas transformighonta. – Ekzemple iuj tekstoj estas koditaj lau la tiel nomata iksokodo. En ghi la supersignaj Esperanto-literoj prezentighas per po du aparte sinsekvaj signoj, pli precize per la sensupersigna bazlitero kaj ikso. – Tamen ne povas esti malebligate, ke la menciita transformigho ial ne okazas kaj sekve prezentighas al leganto ne la celita Esperanto-teksto, sed la je ghi diferenca kodita teksto. – Se tial estas opiniata jeno necesa, estu klarigate laueble en la kodita teksto, kiamaniere tiu chi diferencas je la celita Esperanto-teksto.” Sendita retposhte al la Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto en la 20-a de Novembro 2005
[8] L. L. ZAMENHOF: Respondo 45, “La Revuo”, 1908, Augusto. Interreto: http://www.akueck.de/fundaeo.htm [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
[9] L. L. ZAMENHOF: “La Esperantisto”, p. 32, 1890. Interreto: http://www.akueck.de/fundaeo.htm [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
[10] Akademio de Esperanto – Akademia Vortaro. Interreto: http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html [alvokita en la 22-a de Septembro 2006]
[11] Deutsches Institut für Normung e. V.: Normo DIN 5007-1 “Ordnen von Schriftzeichenfolgen – Teil 1: Allgemeine Regeln für die Aufbereitung (ABC-Regeln)” (Ordigo de skribsigno-sinsekvoj – Parto 1: Gheneralaj reguloj por la preparado [ABC-reguloj]), Augusto 2005
[12] Matthias WERMKE, Kathrin KUNKEL-RAZUM, Werner SCHOLZE-STUBENRECHT (Wissenschaftlicher Rat der Dudenredaktion [eldoninto]): “DUDEN – Die deutsche Rechtschreibung – Duden Band 1”, 24-a eldono, ISBN-13: 978-3-411-04014-8, ISBN-10: 3-411-04014-9, Dudenverlag, Mannheim, Leipzig, Wien, Zürich, 2006
[13] Deutsches Institut für Normung e. V.: Normo DIN 820-2 (Oktobro 2004) “Normungsarbeit – Teil 2: Gestaltung von Dokumenten (ISO/IEC-Direktiven – Teil 2, modifiziert); Dreisprachige Fassung CEN/CENELEC-Geschäftsordnung – Teil 3: Regeln für den Aufbau und die Abfassung von CEN/CENELEC-Publikationen” (Normverkado – Parto 2: Verkado de dokumentoj [(ISO/IEC-instrukcioj – Parto 2, modifita]; Trilingva versio de la CEN/CENELEC-regularo – Parto 3: Reguloj pri la strukturo kaj verkado de CEN/CENELEC-publikigajhoj); la anglalingva enhavo estas publikigita en http://www.cenorm.be/boss/irpart3enfinal.pdf [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
CEN: European Committee for Standardization (Europa komitato por normigo);
CENELEC: European Committee for Electrotechnical Standardization (Europa komitato por elektrotehhnika normigo)
[14] Deutsches Institut für Normung e. V.: Normo DIN 1422-1 (Februaro 1983) “Veröffentlichungen aus Wissenschaft, Technik, Wirtschaft und Verwaltung – Teil 1: Gestaltung von Manuskripten und Typoskripten” (Publikigajhoj pri scienco, tehhniko, ekonomio kaj administrado – Parto 1: Formado de manskribajhoj kaj tipskribajhoj)
[15] Josef SCHIFFER: “Mia Shlosiltruo/Mein Schlüsselloch”, Eigenverlag Josef Schiffer, Villingen-Schwenningen
[16] Iuj el la menciitaj vortoj aperas (sen chi-tekste eble metita ligostreko) en G. WARENGHIEN (chefredaktoro): “Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005”, 2005. Kapvortoj estas en la interreto en http://rano.org/pivkap [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
[17] Tiuj vortoj aperas (sen chi-tekste eble metita ligostreko) en Erich-Dieter KRAUSE: “Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch”, ISBN 3-87548-193-3, Helmut Buske Verlag, Hamburg, 1999
[18] Vikipedia artikolo “Uonbulismo”. Interreto: http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%AConbulismo [alvokita en la 20-a de Septembro 2006]
[19] Universala Esperanto-Asocio: “91a Universala Kongreso de Esperanto – Florenco, 29 julio - 5 augusto 2006 – Kongresa Libro”, ISSN 0083-3851, Roterdamo, presita en Italio, 2006
[20] Bertilo WENNERGREN: “Re: [akademia-diskuto] Lingva eraro” en la Yahoo!-novajhgrupo “akademia diskuto”, mesagho n-ro 6135, sendita en la 2-a de Aprilo 2006 2:37 am [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]. Interreto: http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/message/6135
[21] Bertilo WENNERGREN: “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”, Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, 2006. Interreto: http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/bazaj_reguloj.html [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]
[22] Bertilo WENNERGREN: “Re: [akademia-diskuto] Lingva eraro” en la Yahoo!-novajhgrupo “akademia diskuto”, mesagho n-ro 6137, sendita en la 2-a de Aprilo 2006 10:47 am [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]. Interreto: http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/message/6137
[23] Geraldo MATTOS: “FUNDAMENTO DE ESPERANTO: limoj kaj timoj”, referato kadre la “Konferenco memore al Bruno Migliorini: Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo”, Universitato de Florenco, Florenco, 28-a de Julio 2006. Interreto: http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferencoj/2006-miljorini; Esperantlingva versio de la referatoteksto en http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferencoj/2006-miljorini/Mattos-prel-eo.doc kaj itallingva versio de la referatoteksto en http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferencoj/2006-miljorini/Mattos-prel-it.doc [alvokitaj en la 25-a de Decembro 2007]
[24] Bertilo WENNERGREN: “Pri nomo de meksika shtato ...”, mesagho en la uzretforumo “soc.culture.esperanto”, sendita en la 6-a de Februaro 2006 12:18:21 -0800 [alvokita en la 12-a de Augusto 2006]. Interreto: http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/msg/18574793f0cfed0e?dmode=source&hl=eo
[25] Geraldo MATTOS: “Akademio de Esperanto pri surogata alfabeto”, publikigita en HeKo 322 8-A 3 feb 2007. Interreto: http://www.esperantio.net/index.php?id=271 [alvokita en la 30-a de Aprilo 2007]
[26] Giorgio SILFER: “Lingva Komitato pri Fundamenta interpreto”, publikigita en HeKo 322 9-A 4 feb 2007. Interreto: http://www.esperantio.net/index.php?id=272 [alvokita en la 30-a de Aprilo 2007]
[27] Georgi MIHALKOV: “Decido de la Lingva Komitato pri surogata alfabeto”, publikigita en HeKo 313 5-C 23 okt 2006. Interreto: http://www.esperantio.net/index.php?id=184 [alvokita en la 30-a de Aprilo 2007]
[28] L. L. ZAMENHOF: “Plena Verkaro, 06-53” (de la 23. IV. 1906) publikigita en “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof kajero 7”, eldonejo ludovikito, 1980
[29] L. L. ZAMENHOF: “Plena Verkaro, 07-133”
[30] L. L. ZAMENHOF: “Plena Verkaro, 05-166” (de la 19. XI. 1905) publikigita en “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof kajero 7”, eldonejo ludovikito, 1980
[31] L. L. ZAMENHOF: “Plena Verkaro, 03-60” (de la 31. XII. 1903) publikigita en “iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof kajero 6”, eldonejo ludovikito, 1979
[32] Jean-Christophe LOUBET DEL BAYLE: “Police de characteres – informatique & typographie digitale”. Interreto: http://police.planete-typographie.com/definitions.html [alvokita en la 2-a de Junio 2007]
[33] W. BEINERT: “TYPOLEXIKON.de”. Interreto: http://www.typolexikon.de/t/typographie.html [alvokita en la 2-a de Junio 2007]
[34] Pierre LEVY: “'Provizora' de almenau 99 jaroj (Estis Re: Demandoj)” mesagho de la 19-a de Marto 2004 00:13 en la reta diskutforumo “soc.culture.esperanto”. Interreto: http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/tree/browse_frm/thread/d415ef27c3fcbe56/1cb4930ea1bd06b8?rnum=71&hl=eo&_done=%2Fgroup%2Fsoc.culture.esperanto%2Fbrowse_frm%2Fthread%2Fd415ef27c3fcbe56%2F7ce57e7ff13f1583%3Flnk%3Dst%26q%3D%26rnum%3D1%26hl%3Deo%26#doc_7ce57e7ff13f1583 [alvokita en la 8-a de Junio 2007]
[35] Bertilo WENNERGREN: “'Provizora' de almenau 99 jaroj (Estis Re: Demandoj)” mesagho de la 16-a de Marto 2004 18:47 en la reta diskutforumo “soc.culture.esperanto”. Interreto: http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/tree/browse_frm/thread/d415ef27c3fcbe56/3bf3c9c8afd971d6?rnum=81&hl=eo&_done=%2Fgroup%2Fsoc.culture.esperanto%2Fbrowse_frm%2Fthread%2Fd415ef27c3fcbe56%2F7ce57e7ff13f1583%3Flnk%3Dst%26q%3D%26rnum%3D1%26hl%3Deo%26#doc_ef3d3fac8ddb2d8a [alvokita en la 8-a de Junio 2007]
[36] International Organization for Standardization: Publike havebla specifajho ISO/PAS 26183 : 2006 “SASIG Product data quality guidelines for the global automotive industry” (SASIG-gvidprincipoj rilate al la produkt-datum-kvalito por la monda automobil-industrio; SASIG: Strategic Automotive product data Standards Industry Group [Industri-grupo de strategiaj automobil-produkt-datum-normoj]), Septembro 2006
[37] Probal DASGUPTA: “propono rekomendi en la instrusistemoj la h-surogaton” en la Yahoo!-novajhgrupo “e-ins”, mesagho n-ro 3146, sendita en la 23-a de Septembro 2007 7:49 am [alvokita en la 24-a de Septembro 2007]. Interreto: http://it.groups.yahoo.com/group/e-ins/message/3146
[38] IETF RFC 3629: “UTF-8, a transformation format of ISO 10646 ”, Novembro 2003. Interreto: http://tools.ietf.org/html/rfc3629 [alvokita en la 27-a de Novembro 2007]
[39] Anton OBERNDOFDER: “Kategorioj de surogataj skriboj” en la reta diskutforumo “soc.culture.esperanto”., sendita en la 5-a de Decembro 2007 17:25 [alvokita en la 26-a de Decembro 2007]. Interreto: http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/msg/5bd1a0f013744884
[40] Otto HASZPRA: “Peticio al la Akademio de Esperanto” en la Yahoo!-novajhgrupo “e-ins”, mesagho n-ro 356, sendita en la 15-a de Decembro 2002 2:56 am [alvokita en la 26-a de Decembro 2007]. Interreto: http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/message/3556
[41] L. L. ZAMENHOF: “Esenco kaj estonteco de la Lingvo Internacia”, 1900. Interreto: http://www.esperanto.pl/page.php?tid=1273&int=print [alvokita en la 26-a de Decembro 2007]
[42] International Organization for Standardization: ISO 12199 : 2000 “Alphabetical ordering of multilingual terminological and lexicographical data represented in the Latin alphabet” (Alfabeta ordigo de multlingvaj terminaj kaj leksikaj datumoj reprezentitaj en la latina alfabeto), 2000

Vizitantoj ekde la 14-a de Majo 2005

nombrilo

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 15-an de Marto 2009.