Chefpagho

Atentigo: La jenaj tekstoj ne konvenas por legantoj kun Esperanto-sperto de malpli ol du jaroj.

Hinweis: Die folgenden Texte sind für Leser mit Esperanto-Erfahrung von weniger als zwei Jahren nicht geeignet.

Poeziajhoj

 
H Fundamento-partoj Multe kaj tre Akademio Unueco Unikodo Esperantelparolo Kampo-soleco
Vortoj estas de l' animo bild' Vivu Osterstade! Marostrand' Juli' Por Novjar'
Helgoland' La lingvopurigistoj

H

Lau deklaro de l' Akademio de lingvo nia:
Anstatau neebla chapelo de teksto ajn kia,
   Kiam estas oportune, estu uzata h.
   Similon jam en la Fundamento difinis Z.
Lau li, plue: Anstatau ech ebla chapel' h tia!

Andreas Kück

Fundamento-partoj

Ke da partoj de l' Fundamento estas nur tri,
Estas skribite en la Antauparol' al ghi.
   Ho! Paradokse tiu oficiale ighis parto kvar.
   Chu Fundamentas ghia stil', kiel la de ghiaj vortoj ar'?
Nu, pri tio chi cerbumu la Akademi'.

Andreas Kück

Multe kaj tre

En la lingvo itala oni uzas – ho ve! –
Po la sama vorto por diri “multe” kaj “tre”.
   Forume italo vortigis “tre pli”.
   Ia strangeco ne sentatis de li.
Pri l' kauzita granda diskut' verkeblas ese'.

Andreas Kück

Akademio

Dum la studado de Esperanto
da demandoj estas granda kvanto.

Chu Egipto au Egiptio,
klarigas la Akademio.

Chu Koreie loghas koreianoj?
Pri tio helpas nin Akademianoj.

Chu tenite au tenate,
jam ne estas divenate.

Chu la ikso lau-Fundamentas?
Kial iuj eksperimentas?

Jen u supersigna, nediftonge!
Chu ni vere toleru ghin longe?

Ne vere malhelpas ghin io,
lau respond' de l' Akademio.

Se nur akceptas la komunumo
ion chi tian de ies plumo.

Kia help' universala
de uzeblo ghenerala!

Sen-Akademia Esperant' do ne veros,
krom se chi tian la komunum' ja toleros.

Andreas Kück

Unueco

“Unueca estu Esperanto”,
pensas nia nova komencanto.

“Sed kial do ja trovas mi
kvar formojn de la vorto shi?”

Nur au kun h au kun chapelo,
lau Fundament', estu la celo.

Estas tamen shi kun ikso au apostrofo
por lingvo internacia ja katastrofo.

Esperanton forstrekas el listo
konfuzita ne-esperantisto:

“Unue interkonsentighu vi,
kiel vi skribas tiun vorton shi.

Kaj nur poste ja postulu vi,
ke akceptu Esperanton mi.”

Andreas Kück

Unikodo

Jen lau iuj ja la plej belo:
liter' kun hoket' au chapelo.

Sed sendite tra la interreto,
kie fine estas la hoketo?

Kaj anstatau la volato
aperas signosalato.

Fundamenta instrukci' ne shatatas,
kvankam per ghi la problem' evitatas.

“La solvo estas Unikodo,
kaj ne nur lau la nuna modo”,

Asertatas pro chapeligemo.
– Unikod': chu solv' au la problemo?

Andreas Kück

Esperantelparolo

Nekonata al mi estas jeno:
en Kijlo ukijlokalo de japano,
en Gdansko finnnacia Ljubljanano
kaj sur Krk angllingvvjetnamujano.
Sed tion diri en tia chi maniero,
permesate ja de l' Fundamento,
faras al mi multe da plezuro
- je la chagren' de la eksperto
pri l' Esperantfonologiafero.

Andreas Kück

Kampo-soleco

Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!
Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!

Ripozas mi nun trankvile
                en herbo verda kaj alta,
Ripozas mi nun trankvile
                en herbo verda kaj alta,
Kaj la rigardon mi sendas
                malsuben dum longa temp' plu.

Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!
Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!

De la grilar' chirkauate
                en ia proces' senhalta,
De la grilar' chirkauate
                en ia proces' senhalta,
Mi envolvitas mirakle
                de tiu forta chielblu'.

Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!
Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!

Kaj nuboj belaj kaj blankaj
                movadas sin tra tiu chi,
Kaj nuboj belaj kaj blankaj
                movadas sin tra tiu chi,
Tra l' forta blu', kiel songhoj,
                kiuj belas kaj kvietas.

Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!
Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!

Chi nun al mi estas, kvazau
                antau de longe mortis mi,
Chi nun al mi estas, kvazau
                antau de longe mortis mi
Kaj kunmovighas feliche
                tra spacoj, kiuj eternas.

Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!
Kampo-soleco!
Mirakla kampo-soleco!

De Andreas Kück verkita kaj lau la melodio de “Guantanamera” kantebla Esperanto-versio de la
germana poeziajho “Feldeinsamkeit” de
Hermann Allmers (1821-1902)

Vortoj estas de l' animo bild'

Vortoj estas de l' animo bild' –
Ne bildo! Ombro estas tiuj chi,
Bruske diras, klarigas kun mild',
Kion ni havas, kion havis ni. –
Kion ni havis, kie estas?
Kio estas, kion havas ni nur?
Nu, ni parolas! Tuj ni kaptas
la donacojn de l' vivo dum forkur'.

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
germana poeziajho “Worte sind der Seele Bild” de
Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)

Vivu Osterstade!

Estas unu pejzagho,
Bonkonata de homoj de chiu agho
De supre ghis sube che la Vezerplagho;
Che la bordo estas kano kaj shlimo,
Estas erik' kaj march' che l' landa limo;
Kreskas tiel verde la herb' de l' landa eno,
Tie staras tiel bele la kara greno,
Tie la grandaj bovoj tiel grase pashtighas,
Tie la Ashvardena brasik' tiel multighas.
Lando bela tiu chi
Estas konata al ni,
Nia hejmlando kara estas ghi:
De Buttel ghis Rade –
Vivu Osterstade!

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
malaltgermana poeziajho “Hoch lewe Osterstade!” de Hermann Allmers (1821-1902), poeziajho redonita en Esperanto Gazeto N-ro 20 (http://www.esperanto.de/unterweser/eoga20.pdf)

Marostrand'

Lagunen flugas nun la mevo,
Kaj krepusko komencighas;
Super la malseketaj vadoj
La vesperlum' spegulighas.

Rapide flanke de la akvo
Glitiras griza birdaro;
En nebul' kushas la insuloj
Kiel songhoj sur la maro.

De la bolanta shlimo audas
Mi la misterplenan sonon
Jam dechiame estis tiel
Solecan birdovokadon.

Novan fojon tremas mallaute
Kaj poste la vent' silentas;
Audeblighas la vochoj, kiuj
Super la profundo estas.

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
poeziajho “Meeresstrand” de Theodor Storm (1817-1888), poeziajho redonita en Esperanto Gazeto N-ro 21 (http://www.esperanto.de/unterweser/eoga21.pdf)

Juli'

Sonas en la vent' lulkant' charme,
suben rigardas la sun' varme,
siajn spikojn klinas la gren',
peza estas la kamp' je ben',
jen rugha bero, sur la dorno shvelas ghi
juna virin', pri kio do meditas vi?

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
poeziajho “Juli” de Theodor Storm (1817-1888), poeziajho redonita en Esperanto Gazeto N-ro 22 (http://www.esperanto.de/unterweser/eoga22.pdf)

Por Novjar'

Se venas felich', lau sia senc'
Ion bonan donaconte,
Por tio sen multe da pripens'
danku, akceptu volonte.

Chia donaco bonvenadas,
Tamen, jeno antau chio:
Pri kio vi bone penadas,
Havu sukceson en tio.

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
poeziajho “Zu Neujahr” de Wilhelm Busch (1832-1908), poeziajho redonita en Esperanto Gazeto N-ro 23 (http://www.esperanto.de/unterweser/eoga23.pdf)

Helgoland'

Verdas la land',
Rughas la rand',
Blankas la strand'.
Jen la koloroj
De Helgoland'.

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
devizo de la Helgolandanoj, redonita en Esperanto Gazeto N-ro 24 (http://www.esperanto.de/unterweser/eoga24.pdf)

La lingvopurigistoj

Dank' al Di'! ke nin trafis tia beno:
La tirano sidas en Heleno!
Sed nur chi unu lasis sin ekzili,
Ni nun havas cent de ili.
Novan kontinentsistemon tiuj chi
Forghas, ja malagrable al ni.
Germanujo pure sin izolu,
Pestkordonon chirkaulime kre-u,
Ke kashe ne ighadu je import'
Kapo, korp' kaj vost' de fremda vort'.

De Andreas Kück verkita Esperanto-versio de la
germana poeziajho “Die Sprachreiniger” de
Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)
 

Vizitantoj ekde la 18-a de Marto 2006

nombrilo

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 28-an de Marto 2009.