Elshuti SoMoCux Version 1.1 kaj HWI Cux Version 1.1 – relative precizaj tempoj de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj por Cuxhaven
Priskribo:
La programo SoMoCux montras la aktualajn poziciojn kaj pliajn datumojn de la suno kaj luno por Cuxhaven. La precizo de la pozici-kalkulo estas malmultaj dekonoj de grado. La validoperiodo estas de 1901 ghis 2099. Se tia tempo estas agordita, che kiu okazas meridiantransiro de la luno, povas esti eldonata lige kun la programo HWI Cux per chi lasta por Cuxhaven tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo de la postvenonta tago. La kalkulado estas farata lau la ne-harmonia metodo uze de observdatumoj de Hugo Lentz*) el la 19-a jarcento. La precizo de la indiko de alflu-reflu-cikla maksimumo estas taksata je plus/minus 20 minutoj(normigita deflankigho obligite per pliampleksiga faktoro 2). Por agadoj kiel vadmigradoj kaj similaj la indikoj de la programo neniuokaze estu uzataj, sed necesas uzi la oficialajn prognozojn.
*) Lentz, Hugo (1879): “Fluth und Ebbe und die Wirkungen des Windes auf den Meeresspiegel”. Hamburg, Otto Meissner. – La programo HWI Cux kalkulas la intervalon de alflu-reflu-cikla maksimumo lau la tabeloj en la paghoj 61, 66 kaj 203 aldone de "aktualec-adapto" de minus dek minutoj.
Elshuti Tajdo Version 1.0 Priskribo:
La programo Tajdo eldonas la proksimumajn tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumo kaj minimumo kaj krome la akvonivelojn de difinita rilatloko (ghis la jaro 2100). La antauagordita rilatloko estas Bremerhaven. Se alia rilatloko estu agordata, la respektivaj harmoniaj alflu-reflu-ciklaj konstantoj devas esti shanghataj. La algoritmo bazighas sur harmonia metodo por la kalkulo de alflu-reflu-cikloj. Por agadoj kiel vadmigradoj kaj similaj la indikoj de Tajdo neniuokaze estu uzataj, sed necesas uzi la oficialajn prognozojn. Ilustrajho 1 montras ekrankapton.
Ilustrajho 1: Ekrankapto de Tajdo
Elshuti Nebra Version 1.1 Priskribo:
La programo Nebra grafike montras la aktualajn poziciojn de Suno, Luno, kelkaj planedoj kaj fikssteloj. Ilustrajho 2 montras ekrankapton.
Ilustrajho 2: Ekrankapto de Nebra
Elshuti SoMo Version 1.1 Priskribo:
La programo SoMo montras la aktualajn poziciojn kaj pliajn datumojn de Suno kaj Luno. La precizo de la pozici-kalkulo estas malmultaj dekonoj de grado. La validoperiodo estas de 1901 ghis 2099. Ilustrajho 3 montras ekrankapton.
Ilustrajho 3: Ekrankapto de SoMo
Elshuti PlanetenX Version 1.1 Priskribo:
La programo PlanetenX montras la aktualajn poziciojn kaj pliajn datumojn de la planedoj Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno kaj krome de la Suno. La precizo de la pozici-kalkulo estas malmultaj dekonoj de grado. La validoperiodo estas de 1901 ghis 2099. Por la jaroj antau 2001, la precizo pri Jupitero kaj Saturno estas iomete pli malalta. Ilustrajho 4 montras ekrankapton.
Ilustrajho 4: Ekrankapto de PlanetenX
Elshuti LinReg Version 1.3 Priskribo:
La programo LinReg faras linearan regresion lau la metodo de la plej malgrandaj kvadratoj je la (x, y)-datumpunktoj de datumserio. Eldonvaloroj: mezvaloro kaj normdevio de la x- kaj y-datumoj; y-akso-sekcopunkto kaj kliniteco de la egaligrekto; korelativeckoeficiento; jes/ne-atesto pri la signifeco de la korelativeco inter la x- kaj y-datumoj; konfidbendo; prognozbendo; kvantilo de la t-distribuo; grafika prezentado. Ilustrajho 5 montras ekrankapton.
Ilustrajho 5: Ekrankapto de LinReg
Elshuti Polynom Version 1.1 Priskribo:
La programo Polynom metas egaligantan polinomon de n-a grado tra (x, y)-datumpunktojn de datumserio (metodo de la plej malgrandaj kvadratoj). Eldonvaloroj: koeficientoj de la polinomo; sumo de la deviokvadratoj; eldono de la polinomvaloro por elektita x-valoro; grafika prezentado. Ilustrajho 6 montras ekrankapton.
Ilustrajho 6: Ekrankapto de Polynom
Elshuti AstroNavG Version 1.1 Priskribo:
La programo AstroNavG ebligas lokdeterminon surbaze de mezurita altitudo de astroj (astronomia navigacio; chikaze per la metodo de Gauß). Tiu chi maniero por lokdetermino povas esti uzata ankau kiel neceshelpilo, se aliaj eblecoj por lokdetermino forestas (ekz. per la Global Positioning System, GPS). Antau-kondichoj: astroaltitudmezurilo (ekz. sekstanto, Bris-sekstanto); horlogho au kronometro kun plej eble sekundpreciza indiko de la universala tempo; kono de la dato rilate al la universala tempo; kono de la efemeridoj de la astro (se ghi estas alia ol la suno), ekz. per la nautika jarlibro. Ilustrajho 7 montras ekrankapton.
Ilustrajho 7: Ekrankapto de AstroNavG
Elshuti JupiterM Version 1.2 Priskribo:
La programo JupiterM montras proksimume la aktualajn poziciojn de la kvar plej grandaj Jupitersatelitoj Io, Europo, Ganimedo kaj Kalisto (validecperiodo: 2003 ghis 2023). Ilustrajho 8 montras ekrankapton.
Ilustrajho 8:Malsupre: Jupitero kaj ghiaj satelitoj Europo, Io, Ganimedo kaj Kalisto (de maldekstre al dekstre = de oriente al okcidente) en la 22-a de Februaro 2003, je la 18.45 horo lau la mezeuropa tempo; observitaj de spektivo de EXAKTA (objektivdiametro: 60 mm; pligrandigo: 45-oble); fotokaptitaj de la interretkamero PHILIPS ToUcam Pro mantenita malantau la spektivo; supre: ekrankapto kun kalkulitaj pozicioj de la Jupitersatelitoj (JupiterM)
Elshuti SaturnM Version 1.0 Beta Priskribo:
La programo SaturnM montras proksimume la aktualajn poziciojn de la du Saturnsatelitoj Titano kaj Reo (validecperiodo: 2006 ghis 2010). Ilustrajho 9 montras ekrankapton.
Ilustrajho 9:Malsupre: Saturno kaj ghia satelito Titano (maldekstra, t. e. orienta, tre malmulte hela makulo) en la 28-a de Januaro 2006, je la 19.47 horo lau la mezeuropa tempo; observitaj de teleskopo de MEADE ETX-70AT (objektivdiametro: 70 mm); fotokaptitaj de la interretkamero PHILIPS ToUcam Pro enigita en la okulari-ingon (cetere: perokule tra okulario estis klare videblaj la ringo kaj Titano che 131-obla pligrandigo); supre: ekrankapto kun kalkulitaj pozicioj de la Saturnsatelitoj (SaturnM); estas pridubinde, chu la alia malmulte hela makulo vere estas Reo
Elshuti KW Version 1.4 Priskribo:
La programo KW ebligas propagighprognozon por mallongondligo inter du ajnaj lokoj sur la tero. Pliaj detaloj povas esti prenataj el http://www.akueck.de/mufdbmeo.htm. Ilustrajho 10 montras ekrankapton.
Ilustrajho 10: Ekrankapto de KW
Elshuti Planeten Version 1.2 Priskribo:
La programo Planeten montras proksimume la aktualajn poziciojn de la planedoj Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno (validecperiodo: 2003 ghis 2023). Ilustrajho 11 montras ekrankapton.
Ilustrajho 11: Ekrankapto de Planeten
Elshuti PVEsperanto 8.6 Priskribo:
PVEsperanto enhavas dosierojn por la prezentado de la "Fundamento de Esperanto" (Zamenhof, 1905) per la poshkomputilo Casio Pocket Viewer PV-S460 (nur Esperanto-, francaj, anglaj, germanaj kaj polaj tekstpartoj). Lau rekomendo de ISO/PAS 26183 estas anstatauigitaj literoj specialaj kaj similspecaj: "Eszett"-litero per ss, umlautoj per ae ktp. (lau ISO/PAS 26183); por Esperanto la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) estas uzita (lau Akademio de Esperanto - Oficialaj Informoj - Numero 6 2007 01 21); aliaj kromsignaj literoj estas anstatauigitaj per la respektivaj bazlitero. Post la instalo, unue la dosiero "unue.txt" estu legata. Ghia teksto ne apartenas al la "Fundamento"-teksto, sed klarigas la chi-tiean prezentadon. - La nuna versio diferencas disde antauaj versioj pri tio, ke eraroj pri la prezentado estas korektitaj au pliaj klarigoj estas aldonitaj. Ilustrajho 12 montras ekrankapton.
Ilustrajho 12: Ekrankapto de PVEsperanto
Elshuti PV_Lingvaj_respondoj 1.3 Priskribo:
PV_Lingvaj_respondoj enhavas adt-dosieron por prezenti la tekston de la broshuro "Lingvaj respondoj" per la poshkomputilo Casio Pocket Viewer PV-S460. Tiu chi broshuro verkita de Zamenhof estas kolekto de klarigoj pri gramatiko kaj deveno de la lingvo internacia Esperanto. - La nuna versio diferencas disde antauaj versioj pri tio, ke eraroj pri la prezentado estas korektitaj au pliaj klarigoj estas aldonitaj. Ilustrajho 13 montras ekrankapton.
Ilustrajho 13: Ekrankapto de PV_Lingvaj_respondoj
Elshuti TideR Version 1.5 Priskribo:
La programo TideR sufichproksimume eldonas sekvontajn aktualajn datumojn por elektita loko (validecperiodo: 2003 ghis 2023): sunlevigh- kaj sunmallevightempo, deklinacio kaj rektascensio de la suno, aktuala sunpozicio (altitudo kaj azimuto), suna kaj luna kulmintempo, lunfazo, alttajd- kaj malalttajdtempoj. Por ghusta indiko nepre necesas obei la instruon de la dosiero legumin.txt. Por entreprenoj kiel vadpromenadoj kaj similaj, la indikoj de TideR neniukaze estu uzataj, sed necesas uzi la oficialajn prognozojn pri alttajd- kaj malalttajdtempoj. Ilustrajho 14 montras ekrankapton.
Ilustrajho 14: Ekrankapto de TideR
Vizitantoj ekde la 14-a Majo 2005
Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 22-an de Marto 2010.