deutsch, English

Chefpagho

SONY XR-C5600X - autokasedradio kun mallongondricevilo

(spertraporto)

SONY XR-C5600X

Enkonduko

En Germanio en la komenco de la 2001-a jaro, mi sensukcese serchis autoradion, kiu vaste ampleksu la mallongondajn ricevsferojn ekde la 90 m- ghis la 16 m-bendo. Mez-Februare 2001 mi trovis, en la uzreto (rec.radio.shortwave), atentigon al la ofertisto Jacky's Electronics (http://www.jackys.com), Dubajo, Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, kiu interrete vendas autokasedradion nome SONY XR-C5600X FM/MW/SW Cassette Car Stereo. Post kelkaj redemandoj pri teknikaj detaloj, mi mendis ghin. Post tri tagoj, ghi estis che mi en Germanio. La autokasedradio havas la mezurojn de chirkau 182 x 50 x 183 mm kaj pezas chirkau 1,2 kg. Tial ke la mezuroj evidente konformas al universale kutimaj normoj, ghi adaptighas ankau en mia germana auto. La instrukcioj pri la uzo kaj instalo estas skribita angle, hispane kaj japane. La aparato estas shaltata premante la "Source"-butonon. Chi-butone oni elektas ankau la sonfonton: ricevilo, kasedo kaj, haveblaj kiel suplementiloj, CD- au MD-ludigilo. La aparato estas elshaltebla duopmaniere: Mallongpremante la "Off"-klavon, nur ankorau la horo estas montrata dighite (en la 12-horoj-formato). Post dusekunddaura premado de la "Off"-klavo, la aparato estas elshaltata komplete. La sonintenso estas regulata per shtupigita turnbutono. La aliaj funkcioj estas elektataj kaj shanghataj klavpremante: bas- kaj malbasregulilo, "D-Bass" (suplementa basfunkcio), distribuo de la provizado al ghis kvar lautparoliloj (po maksimume 50 W en kazo de 4 Ohm), frekvencshanghigo (mane kaj per serchkurado), mana kaj automata storigo de sendostacifrekvencoj (po ses je FM1, FM2, FM3, MW, SW1 kaj SW2), revoko de la storitaj frekvencoj, shanghigo de la kasedluddirekto, rapida kasedantauen- kaj kasedmalantauenkurado (ankau kun elekteblaj stopejo en kazo de muzikkomenco post pauzo). La aparato havas la sekvontajn ricevampleksojn: FM1, FM2 kaj FM3 po 87,5 - 108,00 MHz; MW: 531 kHz - 1602 kHz; SW1: 2490 kHz - 7735 kHz kaj SW2: 9500 kHz - 18135 kHz (kun interspaco de 10135 kHz ghis 11575 kHz). En kazo de SW1 kaj SW2, minimuma alghust-intervalo de 5 kHz estas antaudonata. En kazo de MW, ghi estas 9 kHz; en kazo de FM1, FM2 kaj FM3 po 0,05 MHz. Per shaltigo atingebla dum malinstalita stato, la minimuma alghust-intervalo povas esti transshaltata por MW/FM al 10 kHz/0,200 MHz. Per tio, ankau la ricevampleksoj shanghighas: MW: 530 kHz - 1710 kHz kaj FM: 87,5 MHz - 107,9 MHz. Aldone al longondobendo forestas RDS, unuflankbenda demodulacio, sinkrondetektigilo kaj funkcioj, kiuj apogas la ekauskulton de trafiknovajhoj.

Ricevpraktiko

Mi uzas la aparaton kun kutima 87,5 cm longa teleskopanteno por autoradioj. La aparato havas sensivecon, frekvencstabilecon kaj dissolvan povon, kiuj kontentigas min. Sufichas por auskulti la pli fortajn sendostaciojn en uzebla kvalito je la riceveblaj frekvencampleksoj. Kvankam mi rezignas pri specialaj shirmiloj, ech veturante mi sukcesis ricevi ankau supozite malpli fortajn sendostaciojn je la tropikbendo, ekz. AIR Delhio je 4860 kHz kaj RTT Lome je 5045 kHz (nominale 5047 kHz). La frekvencoj povas esti alghustataj kaj storataj duopmaniere: Per la "Best Memory Tuning (BMT)", la frekvencoj apartenajn al la plej fortaj sendostacioj estas storataj (po ses je FM1, FM2, FM3, MW, SW1 kaj SW2). En la instrukcio pri la uzo, BMT estas rekomendata por eviti akcidentojn, se la frekvencalghustado okazu veturante. La alia eblo por alghusti kaj stori frekvencojn estas: Mallongtempe premante kaj ellasante la koncernan klavon maldekstre au dekstre apud la "Source"-butono, oni malpligrandas resp. pligrandas la frekvencon per serchkurado. Tiu chi serchkurado stopas, kiam frekvenco de sufiche forta signalo estas atingota. Por eviti la serchkuradon kaj rekte alghusti la deziratan frekvencon, oni premas kaj tenas la klavon, ghis la dezirata frekvenco estas alghustota. Premante unu el la staciklavojn, la alghustita frekvenco estas storata tie. Bas- kaj malbasalghustado same necesas klavopremojn. - Mi ne trovis indikojn pri la elektromagneta tolero de la aparato liverita al mi. Per konformaj testoj, mi tial igi pruvi kaj dokumenti, ke la aparato liverita al mi plenumas, pri sia elektromagneta tolero, la postulojn de la tiurilata motorveturilkoncerna direktivo 72/245/EWG inkluzive de chiuj shanghoj ghis la direktivo 95/54/EG. La testlaboratorio sharghita de mi estas akreditata pri testoj rilate al la elektromagneta tolero fare de la germana federacia motorveturilkoncerna oficejo.

Resumo

En la auto, la autokasedradio SONY XR-C5600X prezentas al mi aldone al mez- kaj ultramallongondricevadon ankau mallongondricevadon inter 2940 kaj 18135 kHz kun interspacoj de 7740 ghis 9495 kHz kaj de 10140 ghis 11575 kHz. Mi achetis la aparaton interrete che Jacky's Electronics (http://www.jackys.com), Dubajo, Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, por chirkau DM 311,-. Aldonighis chirkau DM 125,- por livero per paketservado (inkluzive rekomendita transportasekuro) kaj krome DM 133,- da dogano kaj importvendimposto. La liveramplekso malhavis indikojn pri la plenumo de postuloj de la motorveturilkoncerna direktivo pri elektromagneta tolero. La kostoj por la pruvo de tiu chi plenumo konsiderinde ekscesis la achetprezon. - Ricevobservoj per tiu chi radioaparato kaj ankau per aliaj radioaparatoj estas publikigitaj en http://www.akueck.de/logseo.htm.

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 20-an de Januaro 2004.