La cheftemo de tiu chi jubileo-kongreso estis la tiel nomata skota skolo. Ghi estas grupo de elstaraj Esperanto-verkistoj en Skotlando: Reto Rosetti, John Dinwoodie, William Auld, John Francis kaj Albert Goodheir. Al ili estis dedichataj pluraj prelegoj kaj recitajhoj, interalie fare de Marjorie Boulton kaj John Francis. El la proksimume 50 kongres-partoprenantoj estis esperantistoj ne nur el Britio kaj Irlando, sed ankau du el Nederlando, kvar el Germanio kaj du elstararaj esperantistoj el Italio: Anna Lowenstein, konata verkistino, kaj Renato Corsetti, UEA-prezidanto (Ilustrajhoj 1, 2 kaj 3).
![]() Ilustrajho 1: Phyllis Goodheir kaj Renato Corsetti ektranchas la jubileo-kukon |
![]() Ilustrajho 2: Rigardo de la kongres-hotelo, Priory House, al la rivero Clyde ![]() Ilustrajho 3: Chetable, de maldekstre al dekstre: Geoffrey Sutton, Ian Mac Dowall, Antje Reeh, Wolf Krüger |
![]() Ilustrajho 4: Sur-Cumbrae-ighinta Andreas |
En tre interesa prelego li peris la infanetan procezon de lingvolernado: Che lingvo kun malregulajhoj, tiujn infanetoj emas reguligi (“I goed” anstatau “I went”). Che Esperanto, infanetoj emas uzadi “mal” (“malpluvas” anstatau “estas bela vetero”) kaj krome superreguligon: “Mi muzis en la muzejo” anstatau “Mi estis en la muzeo”. En pliaj al mi tre interesaj prelegoj pritraktis Geoffrey Sutton la skandinaviajn lingvojn kaj John Wells la Akademion de Esperanto. Tre distra estis ankau la ekskurso al la insulo Cumbrae (Ilustrajho 4): bicikla rondiro, nodo-kurso, koncerto, ekumena Esperantlingva Diservo en la katedralo. Mi tre ghojas esti partopreninta tiun chi elstaran kaj prosperan jubileo-kongreson. Gratulon al la Esperanto-Asocio de Skotlando.