Chefpagho

Mia partopreno en la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, Svedio, en la 2003-a jaro

Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanio

La preparado: la konvena chemizo

Gotenburgo ja estis mia unua kongreso. Spertoj ne estis. Antaue mi nur tre malofte kaj tre mallongdaure estis vizitinta la nordajn landojn. Por bona komunikado, mi kunportis vortaretojn pri la internacia, dana, norvega kaj sveda lingvo - kaj la konvenan chemizon (vidu Ilustrajhojn 1 kaj 2). - Por shpari kelke da kongreskotizo, mi estis anighinta al la Universala Esperanto-Asocio kiel "individua membro kun jarlibro". Mi estis rezerviginta chambron en la hotelo Spar Garda en Gotenburgo.  
UK2003_lil
Ilustrajho 1: Vortaretoj elprenitaj el mia trezorkesto
UK2003_che
Ilustrajho 2: La konvena chemizo por la vortaretoj (mi havas realigojn de ghi en diversaj koloroj)

Lundo, la 28-a de Julio 2003: la alveturado

Mi aute ekveturis de mia hejmo, Rechtenfleth, jam je la 03.00 horo matene. Tial mi atingis la plej fruan pramshipon trans la riveron Elbo (de Wischhafen al Glückstadt; troesperantigite: de Vishuhaveno ghis Felichurbo;-). Mi plu traveturis Shlesvig-Holstinion kaj Jutlandon ghis Frederikshavn, Danio (tute 590 km da distanco de mia hejmo). Tie mi parkadis mian auton en la subetagho de hotelo proksime de la pramshiphaveno. Mi pramshipe pluveturis kiel piediranto al Gotenburgo, kie mi alvenis je la 15.30 horo. Jam dum la trihordaura transveturo de la Kategato, mi estis ghuinta la sunan kaj varman veteron. Ankorau la saman tagon, mi iris al la kongresejo por ekpercepti la etoson (vidu Ilustrajhon 3).
  UK2003_mi1
Ilustrajho 3: Mi (kongresnumero 1614) antau la kongresejo, Svenska Mässan, Mässans Gata, 41294 Göteborg, Svedio

Mardo, la 29-a de Julio 2003: maltrafitaj ekskursoj

Mi tro malfrue klopodis alighi la chefe antautagmezan urban rondveturon en Gotenburgo. Ne gravis! Char propre, mi ja antau chio volis paroli Esperanton anstatau rondvojaghadi. Kaj krome, ja estis aliaj ekskursoj en la oficiala programo. Tial mi unue iris en la salonon, kie okazis la Strategia Forumo. Estis kelkaj interesaj prelegoj. Kaj la plej bona por mi estis tio, ke mi komprenis sufiche multe. Dum la pauzo, mi klopodis alighi la posttagmezan arbaran promenon al lapona tradicia domo - sensukcese: ghi estis plenplena. Nu, mi uzis la kongresejeron ekstere de la salonoj (vidu Ilustrajhon 4) por Esperantlingvaj konversacioj kun kongresanoj. Pro tio, ke ankau sufiche multaj kongresanoj loghis en la sama hotelo kiel mi, mi jam estis ekhavinta tian bonshancon dum la dudekminutdaura promenado de tie al la kongresejo. Kaj tiaj konversacioj estis tre gravaj por mi pro manko de "Konversacioj rondoj" en la oficiala programo.
  UK2003_kgj
Ilustrajho 4: Interne de la kongresejo

Merkredo, la 30-a de Julio 2003: Oslo

Tiun tagon, en la oficiala programo nur estis tuttagaj ekskursoj. Tamen, mi alighis du spertajn germanajn kongresanojn por memorganizita trajnvojagho al Oslo (ekstere de la oficiala programo). Estis suna, bela kaj interesa ekskurso, por tiel diri "Kaiserwetter im Königreich Norwegen" = "imperiestra vetero en la reghlando Norvegio" (vidu Ilustrajhojn 5, 6 kaj 7).
 
UK2003_osp
Ilustrajho 5: Mi antau la regha palaco en Oslo
UK2003_osd
Ilustrajho 6: Dancado en la Carl Johans Gate en Oslo
UK2003_osh
Ilustrajho 7: En la havenpromenejo de Oslo

Jhaudo, la 31-a de Julio 2003: magia spektaklo

Kvankam mi estas nefumanto, mi iris al la surbalkona fumantejo de temp' al tempo pro la fresha aero kaj la elrigardo (vidu Ilustrajhon 8). Tiun antautagmezon, mi tie renkontis membron de la Esperanto-Grupo Subvisurgo (http://www.esperanto.de/unterweser) pli malpli hazarde. Ni unuafoje vidis unu la alian. Kaj estas nur 4 km da distanco inter lia hejmo che la okcidenta kaj mia hejmo che la orienta bordo de la Vezero. Ni du cheestis la tre amuzan scenon de Ralph Glomp (http://www.ralph-glomp.de/superrigardo.html), kiu bele kantis Esperantigitajn germanajn modkantojn ("shlagrojn") dum la autora duonhoro. Ni kompreneble havis ankau multe da konversacio, poste ankau kun alia membrino kaj kun gastoj de tiu grupo. Estas artikolo pri tiu okazo en la klubgazeto Esperanto Gazeto N-ro 7 ( http://www.esperanto.de/unterweser/gazeto.htm#e07). Vespere ni kune manghis kaj vizitis la magian spektaklon. Tre amuze! Antaue, dum la posttagmezo, estis okazinta la renkontigho de radio-auskultantoj. Laumiaopinie estis la plej interesa kongresero. Kompreneble, char mi ja estas entuziasma radio-auskultanto! Estis multaj partoprenantoj. Bedaurinde ghi okazis en tre malgranda chambro. Oni povas legi pli pri tiu renkontigho je http://www.uk-2003.net.
  UK2003_fum
Ilustrajho 8: Elrigardo de la kongreseja fumantejo

Vendredo, la 1-a de Augusto 2003: la reveturado

Kiam estas plej bone, oni chesu. Tio aplikis ankau por mia kongrespartopreno. Tial mi uzis tiun tagon nur por la reveturado (vidu Ilustrajhon 9). Mi estas tre ghoja esti partopreninta tiun chi Universalan Kongreson. Por mi estis bona shanco por ekkoni simpatiajn homojn, paroladi Esperantlingve kaj viziti belajn landojn.
  UK2003_ghi
Ilustrajho 9: Ghis la revido, Gotenburgo

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 11-an de Majo 2004.