Chefpagho

Kia grandioza kongreso en suna itala somero!

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto (Florenco, 29-a de Julio ghis 5-a de Augusto 2006)

Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanio

Bildoj: http://www.esperanto.de/unterweser/bildoj.htm#uk2006

El la proksimume 2200 partoprenantoj el chirkau 60 landoj estis ankau kvin “Subvisurganoj” (t. e. membroj de la klubo Esperanto-Grupo Subvisurgo, http://www.esperanto.de/unterweser): Kerstin (kiel unuafoja kongresano), Alke, Mario, Hans Gerd kaj mi. Florenco abundas pri arte formitaj konstruajhoj kaj artajhoj ghenerale. Maldetale oni povus diri, ke la tuta urbo estas tre bela, tre vigla kaj grandega muzeo. Nu, mi partoprenis la kongreson chefe ne pro artaj au turismaj kialoj, sed pro Esperanto. Sed la Galleria degli Uffizi, Ponte Vecchio, Duomo di Santa Maria del Fiore, la mondfama klinighinta turo de Pisa (je 81 km distance de Florenco) kaj aliaj vidindajhoj certe postlasis ne-forgeseblajn impresojn. La etoso estis bonega. Al tio certe kontribuis la kongresejo. Tiu chi konsistis el tri najbaraj konstruajhoj proksime al la chefstacidomo: Fortezza da Basso, Palazzo dei Congressi kaj Palazzo degli Affari. Inter la du chi-lastaj estas ghardeno, kiu vole-nevole funkciis kiel renkontighejo kaj loko por improvizataj muzikado kaj dancado. En la placo che la Fortezza da Basso estis ankau publike alirebla festo organizata ne de la kongres-organizantoj, sed de iuj aliaj. Tie al kongresanoj do estis bona oportuno amuzighi kaj audigi Esperanton ene de la ne-esperantistaro surloke, ekzemple dum la improvizita kunveno de skajpanoj (t. e. esperantistoj uzantaj la interret-telefon-programon Skype). Iuj el ili persone renkontighis je la unua fojo post multaj ghis tiam nur interretaj vochaj au tajpaj interparoloj kaj konferencoj. Sed reen al la “oficiala” kongresprogramo: En la publika kunsido de la Akademio de Esperanto estis atentigite pri aprobota deklaro pri skribmanieroj allaseblaj pro tehhnikaj kialoj; pli: http://www.akueck.de/eoskribo.htm#akademio_20060801. Krome mi kaptis la okazon por privata interparolo kun Akademi-prezidanto profesoro d-ro Mattos pri lau-Fundamente permesataj pozicioj de la supersigna u. Pri tio mi kvar monatojn antaue estis petinta de li oficialan respondon. Lia opinio estis aperinta en lia nepre leginda referato nelonge antau la kongreso; pli: http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco2. Pliaj tre bonaj kongres-aranghoj estis la prezento pri la latina lingvo kadre de la Kleriga Lundo kaj la kunsido de radio-auskultantoj. Mi unuafoje “vidis la vochojn” de la Esperanto-elsendoj de RAI Internacia kaj Radio Vatikana, d-ron Antonio De Salvo resp. Carlo Sarandrea. Tre impresaj estis la prezento de flagsvingistoj en la Piazza della Signoria kadre la Nacia Vespero, la teatrajhoj “La duonokulvitro”, “La pipamanto” kaj “Mi neniam amos” okaze de la jubileo de la Esperanto-teatro kaj la Internacia Arta Vespero. En chi lasta kantis interalie la kuba muzikisto Julián Angulo Hernández (“Juliano”) kaj la hispana muzikisto Solo. Tiu chi kun hhoro tre originalece prezentis la Esperanto-himnon lau flamenka stilo. La Kongresa Balo estis tre amuza chefe pro la “bambumado”. Tiu chi ordinare estas praktikata dum junularaj Esperanto-aranghoj: Dum la kanto “La Bamba” estis plurfoje ludata, iuj dancantoj man-en-mane chirkauiradis centran grupon de aliaj dancantoj. Chi lastaj devis “liberigi sin”, kisante trifoje iun el la rondo kaj poste elshanghante kun shi au li la lokon. Unu el la Subvisurganoj tre ofte devis liberigi sin. Divenu, kiu. Kia grandioza kongreso en suna itala somero!

Tiu chi interretpagho lastfoje estis shanghita la 1-an de Septembro 2006.